Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Pygoscelis adeliae | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La genro Pygoscelis ("pugokruraj") enhavas tri vivantajn speciojn de pingvenoj kolektive konataj kiel "Brosvostaj pingvenoj".
Taksonomio
Pruvaro el mitokondrio kaj nuklea DNA sugestas ke la genro disiĝis el aliaj pingvenoj antaŭ ĉirkaŭ 38 milionoj da jaroj, nome ĉirkaŭ 2 milionoj da jaroj post la prauloj de la genro Aptenodytes. Siavice la Adelia pingveno disiĝis el la aliaj membroj de la genro antaŭ ĉirkaŭ 19 milionoj da jaroj.[1]
La tri nunaj specioj estas la jenaj:
- Adelia pingveno, Pygoscelis adeliae
- Antarkta pingveno, Pygoscelis antarctica
- Papua pingveno, Pygoscelis papua
Formortintaj specioj estas jenaj:
- Pygoscelis grandis (Bahía Inglesa, fina Mioceno/komenca Plioceno de Bahía Inglesa, Ĉilio)
- Pygoscelis calderensis (Bahía Inglesa, fina Mioceno de Bahía Inglesa, Ĉilio)
- Pygoscelis tyreei (Plioceno de Novzelando)
La du lastaj estas provizore atribuitaj al tiu genro.
Fotaro
Fotoj de plenkreskaj pingvenoj de la nunaj (vivantaj) specioj:
- Antarkta pingveno
Pygoscelis antarctica - Papua pingveno
Pygoscelis papua - Adelia pingveno
Pygoscelis adeliae
Referencoj
- ↑ Baker AJ, Pereira SL, Haddrath OP, Edge KA (2006). “Multiple gene evidence for expansion of extant penguins out of Antarctica due to global cooling”, Proc Biol Sci. 273 (1582), p. 11–17. doi:10.1098/rspb.2005.3260.
|