Bronzo estas pluraj alojoj el kupro, kutime kun stano kiel la principa aldonaĵo, sed ankaŭ kun aliaj elementoj kiel fosforo, mangano, aluminio aŭ silicio. Ĝi estis tre grava materialo dum antikva epoko, kiu pro tiu nomiĝas la bronzepoko. La vorto "bronzo" verŝajne devenas de la persa vorto "berenj" (latuno).[1]
Laŭ Francisko Azorín Bronzo estas Kunfandaĵo de kupro k. stano.[2] Li indikas etimologion el araba burinĝ. Kaj aldonas terminojn kupri (Kovri ion per maldika tavolo el bronzo), kupristo (Homo sin dediĉanta al bronzarto), fosfora bronzo, kanona bronzo, sonorilbronzo.[3]
Ecoj
Krom ŝtalo, bronzo estas pli bona ol fero por preskaŭ ĉiu apliko. Ĝi estas malpli rompiĝema ol fero. Bronzo oksidiĝas nur ekstere; post tiam ke la surfaco oksidiĝas, la maldika tavolo defendas la suban metalon kontraŭ plia oksidiĝo. Alojoj de kupro havas pli malaltan frostopunktojn ol kaj ŝtalo kaj fero. Normale ili estas proksimume 10% pli densa (do peza) ol ŝtalo, sed alojoj kun aluminio aŭ silicio povas esti iom malpli densa. Bronzoj estas pli mola kaj malforta ol ŝtalo, do bronzaj risortoj kun la samaj grandeco povas enhavi malpli da energio.
Bildaro
Piednotoj
- ↑ Online Etymological Dictionary http://www.etymonline.com/index.php?term=bronze
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 41.
- ↑ Azorín, samloke.