Brokolo
Floroj de brokolo

Brokolo

Biologia klasado
Regno:PlantojPlantae
Divizio:MagnoliofitojMagnoliophyta
Klaso:MagnoliopsidojMagnoliopsida
Ordo:BrasikalojBrassicales
Familio:BrasikacojBrassicaceae
Genro:BrasikoBrassica
Specio:BrokoloB. oleracea convar. botrytis var. cymosa
Brokolo

Brokolo (science: Brasica oleracea convar. botrytis var. cymosa) estas legomo en la familio de brasiko, brasikacoj. Ĝi havas abundajn plenajn kapojn de floroj situantaj kiel branĉoj de arbo, kiuj burĝonas de dika manĝebla tigo. La maso de floroj estas ĉirkaŭata de folioj. Brokolo tre similas samfamilian florbrasikon, tamen brokolo estas brile verda, ne blanka.

100 g da freŝa brokolo enhavas:

Esploro pruvis , ke brokolo povas malhelpi la malsanon Alchajmero (povus havi la saman efikon kiel kontraŭ-Alchajmera medikamento).

Esplorantoj de la Universitato de Berkeley (Kalifornio, Usono) malkovris, ke certaj elementoj (indoloj, glukosinolatoj) en brokolo defendas la korpon kontraŭ kancero.

Brita esploro de "King's College" en Londono ankaŭ pruvis, ke brokolo havas pozitivan efikon je la memoro.

En la Universitato de Saskatchewan (Kanado) oni pruvis, ke certaj elementoj de brokolo ankaŭ protektas kontraŭ arteriosklerozo kaj hipertensio.



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.