Brogado estas procezo utila en kuirarto. Laŭ PIV brogi estas trempi en, aŭ surverŝi per bolanta akvo ekzemple brogi kokidon, por pli facile ĝin senplumigi. Ankaŭ estas ĵeti en bolantan akvon viandon aŭ legomojn, por ilin pretigi al posta kuirado aŭ depreni de ili ian akrecon. Por eviti damaĝon, oni devas skui la brogujon kaj tuj post la brogado enmeti la manĝaĵon en malvarma aŭ eĉ frostigita akvo por haltigi la procezon de kuirado, kiu eble poste daŭros per alia metodo. Brogado utilas ankaŭ por pli facile elpreni ŝelon de kelkaj legomoj, kiaj ĉe migdaloj, tomatoj ktp.
Referencoj
- Desrossier, NW, The technology of food preservation, The AVI Publishing Company, 1965, p. 150-151
Eksteraj ligiloj
- Kiel brogi migdalojn ĉe about.com Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.