Francis Younghusband

La Brita ekspedicio al Tibeto estis atako de la britaj koloniaj fortoj kontraŭ Tibeto en 1904 kontraŭ la supozita kreskanta influo de Rusio.

Antaŭeventoj

Ekde la dua duono de la 19-a jarcento, en Azio okazis brita-rusa konkurado por la influo. Strategia celo de la cara imperio estis la atingo de la „varmaj maroj” tra Turkio, IranoAfganujo, Hindio. La brita imperio volis obstakli tion per ĉiu rimedo.

La nova brita vicreĝo George Curzon en 1899 konkludis el diversaj informoj, ke Rusio volas akiri influon en Tibeto. Tion montris al li, ke inter la konsilistoj de la dalai-lamao aperis la burjat-mongoldevena monaĥo Agvan Dorĵiev. (Pli poste evidentiĝis, ke Doržijev fakte laboris pri disvastigo de la tibeta budhismo en Rusio.)

Curzon akiris aprobon de Londono por tio, ke li sendu Francis Younghusband al militista ekspedicio al Tibeto, apelaciante al limtrapaso de gruntbovoj.

La bataletoj

Younghusband ekis en julio de 1903, sed oni ne akceptis lian delegacion kaj petis forlason de Tibeto. Younghusband travintrumis kaj ricevis militistan apogon en printenmpo de 1904. Lia armeo nombris 3000 soldatojn, kun modernaj armiloj kaj tiu armeo treege superis la tibetanojn, kiuj batalis per glavoj kaj meĉaj pafiloj. La brita ekspedicia korpuso havis 9 vunditojn, dum mortis 400 tibetanoj.

La 13-a dalai lama, Thubten Gyatso fuĝis en Mongolion, la britaj trupoj enmarŝis Lhason en komenco de aŭgusto.

Rezultoj

Younghusband altrudis tipan malegalan traktaton al Tibeto, kiu alprenis repagon de grandsuma milita rekompenso, malfermis la landon antaŭ la britoj, donis rajton por stacionigo de soldatoj kaj por ekspluato de krudmaterialoj. Dumtempe aliaj internaciaj eventoj fortiris atenton de Britio kaj la lando eĉ ne havis gravajn resursojn.

Pro alproksimiĝo de la vintro, Younghusband forlasis Tibeton kaj forliveris per mulkaravanoj la forŝtelitajn Buddha-statuojn, preĝomaterialojn, pentraĵojn, porcelanojn, librojn kaj manuskriptojn.

Younghusband iĝis Siro kaj ricevis honordoktoran titolon en multaj universitatoj.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.