Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj BK-oj
Kongreso anoncita por Blackpool en 1917, kaj numerita 10a, ne okazis.
En 1949 ne okazis Brita Kongreso pro okazigo de Universala Kongreso en Bournemouth, kaj simile en 2021 pro la planita Universala Kongreso en Belfasto, kiu estis nuligita pro KOVIM-19.
En pluraj jaroj okazis sennumera Jarkunveno kun aŭ sen aneksitaj eventoj. Tiuj estas:
1917, 1918 - London
1941 - Oxford
1942 - Birmingham
1943 - Southport
1944, 1945 - Birmingham
1946 - Bristol
1949 - Hoddesdon
2000 - Appleby-in-Westmorland
2001- London
La "79a Kongreso" (1995), kvankam numerita, estis formale nur Jarkunveno. La 77a (1993) kaj 85a (2003) estis samtempe 88a, resp. 98a, Skotaj Kongresoj de Esperanto. Same la Edinburga kongreso (2012) estis "Kunkongreso" de la brita kaj skota asocioj.
Kongreso anoncita por Lestero en 2020, kaj numerita 101a, ne okazis pro pandemio.