Brione (Verzasca) | |
---|---|
Blazono de Brione (Verzasca) | |
Brione (Verzasca) | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Locarno |
Komunumaro | Verzasca |
Koordinatoj | 46° 17′ 35″ N 8° 47′ 35″ O / 46.29306 °N, 8.79306 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 35″ N 8° 47′ 35″ O / 46.29306 °N, 8.79306 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 201 |
Areo | 48,56 km² |
Alteco | 756 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6634 |
Komunumkodo | 5095 |
Mapo de Brione (Verzasca) |
Brione (Verzasca) estas komunumo de la Komunumaro Verzasca kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 211 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Brione (Verzasca) situas en la supra parto de la Valo Verzasca proksimume 20 kilometrojn nordoriente de Locarno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Brione kaj la vilaĝetoj Ciosett, Piee kaj Motta.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 48,56 km², de kiuj 50,2% estas kovritaj de arbaro, 5,1% servas por agrikulturo kaj 0,8% por setlado. Pli ol 40% de la komunuma teritorio estas altmontara dezerto.[2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Brione (Verzasca) limas en nordoriento al Sonogno, en oriento al la eksklavo Gerra (Verzasca) de la komunumo Cugnasco-Gerra, en sudoriento al Lavertezzo, en sudokcidento al Avegno-Gordevio, en okcidento al Maggia, kaj en nordokcidento al Lavizzara.
Trafiko
Brione situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Brione (Verzasca) pasas la vala vojo de Tenero-Contra tra la Valo Verzasca al Sonogno. Pere de poŝtaŭtolinio de Sonogno al Tenero kaj Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Brione (Verzasca) datiĝas el la jaro 1200 kaj verŝajne deduktiĝas de la kelta vorto briga, kies signifo estas alteco.[3] Dum mezepoko Brione estis flaga loko de la valkomunumo Verzasca. Post la sendependiĝo komence de la 19-a jarcento al la komunumo ĝis 1852 ankaŭ apartenis Gerra (Verzasca). La preĝejo Beata Vergine Assunta en Brione staras sur la restaĵo de kapelo el la jaro 1295. En ĝi troviĝas valoraj freskoj el la 14-a jarcento. Nuntempe ekzistas projekto unuigi ĉiujn komunumojn de la Valo Verzasca al nova valkomunumo Verzasca.[4]
Vidu ankaŭ
- Aliaj signifoj de Brione
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Teksto pri la historia de Brione en la oficala retejo de la komunumo
- ↑ Fonto: Daniela Pauli Falconi: Brione (Verzasca) en Historia Leksikono de Svislando (2003-01-16)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Brione Verzasca – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Domoj en la vilĝocentro de Brione
- Alpopaŝta kabano en Brione
|