Brigitte Frank-Böhringer
Persona informo
Naskonomo Brigitte Böhringer
Naskiĝo 17-an de majo 1936 (1936-05-17)
Morto 14-an de marto 1990 (1990-03-14) (53-jaraĝa)
en Paderborn
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Helmar Frank
Infanoj Ines Frank Tilo Frank
Okupo
Okupo esperantisto redaktisto

Brigitte FRANK-BÖHRINGER (naskiĝis la 17-an de majo 1936 en Esslingen; mortis la 14-an de marto 1990 en Paderborn) estis germana esperantistino.

Kun sia edzo Helmar Gunter Frank ŝi estis ĉefa organizanto de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino. Esperanton ŝi eklernis en 1974, kaj krom multaj personaj kontaktoj per la lingvo ŝi aŭtoris plurajn AIS-dokumentojn. En la cibernetika revuo Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft, kiun ŝi ĉefredaktis ekde la sesdekaj jaroj, ofte aperis resumoj, informoj aŭ tutaj artikoloj en Esperanto.

Frank-Böhringer estis scienca adjunkto de AIS.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.