Bresta regiono | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
Flago | Blazono | ||
regionoj de Belorusio [+] | |||
Lando | Belorusio | ||
Supermara alteco | 136 m [+] | ||
Ĉefurbo | Bresto | ||
- koordinatoj | 52° N, 25° O (mapo)52.38250277777825.199847222222Koordinatoj: 52° N, 25° O (mapo) | ||
Areo | 32 300 km² (3 230 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 308 569 [+] (1-a de januaro 2024) | ||
Denseco | 40,51 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Jurij Vitoldoviĉ Ŝulejka | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | BY-BR | ||
Bresta regiono | |||
Vikimedia Komunejo: Brest Region [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Bresta regiono (beloruse Брэсцкая вобласць, latinliterigite brestskaja voblasć, ruse Брестская область) kovras la sudokcidentan parton de Belorusio. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belorusion. La regiona areo kovras 32 300 kvadratajn kilometrojn. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Bresto, pliaj aparte gravaj urboj Baranoviĉi kaj Pinsk.
Administra divido
La regiono konsistas el 16 distriktoj:
- Baranaviĉia distrikto
- Bresta distrikto
- Biaroza distrikto
- Draĉina distrikto
- Hancaviĉia distrikto
- Ivanava distrikto
- Ivaceviĉia distrikto
- Kamienieca distrikto
- Kobrina distrikto
- Luninieca distrikto
- Liacaviĉia distrikto
- Malarita distrikto
- Pinska distrikto
- Pruĵania distrikto
- Stolina distrikto
- Ĵabinka distrikto
Geografio
La regiona areo limas al la Podlaĥia kaj Lublina provincoj de Pollando okcidente, la Volina kaj Rivna provincoj de Ukrainio sude, la Hrodna kaj Minska regionoj de Belorusio norde kaj la Homela regiono oriente. Sume la regiona areo ampleksas pli-malpli 15,7 procentaĵojn de la tuta ŝtata areo.
La regiono ofte nomatas la "okcidenta pordo" al Belorusio. Geografie, ĝi apartenas al la teritorio historie nomata Polesio.
Historio
La areo estis parto de la Polesia voevodilo de la Dua Pola Respubliko inter la jaroj 1921 kaj 1939. La moderna regiono estis fondita en la jaro 1939, kiel parto de BSSR, post la reunuiĝo de Okcidenta Belorusio kun Sovetunio. En la jaro 1954 la regiono akiris teritoriojn de iama Pinska regiono de BSSR.
Loĝantaro
En la jaro 2018, 85% de la loĝantaro estis belorusoj.
Referencoj
Bresta regiono | Homela regiono | Hrodna regiono | Mahilova regiono | urbo Minsko | Minska regiono | Vicebska regiono