Vroclavo (ekde 1945) | |||
pole Wrocław, latine Vratislavia aŭ Wratislavia, germane Breslau, esperante Breslaŭo (ĝis 1945), silezia-germane Brassel, silezia-pole Wrocłow | |||
urbo | |||
|
|||
Moto: Miasto spotkań | |||
Urbo | Pollando | ||
---|---|---|---|
Provinco | Malsupra Silezio | ||
Rivero | Odro | ||
Situo | Vroclavo | ||
- alteco | 111 m s. m. | ||
- koordinatoj | 51° 06′ 36″ N 17° 01′ 20″ O / 51.11000 °N, 17.02222 °O (mapo) | ||
Areo | 292,82 km² (29 282 ha) | ||
Loĝantaro | 641 996 (2019) | ||
Denseco | 2 192,46 loĝ./km² | ||
Urbestro | Jacek Sutryk | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 50-141 | ||
aŭtokodo | DW | ||
Okazejo | Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 | ||
Situo de Vroclavo enkadre de Pollando
| |||
Vikimedia Komunejo: Wrocław | |||
Retpaĝo: www.wroclaw.pl | |||
Portalo pri Pollando | |||
Vroclavo[1] (pole Wrocław [VROcŭaf], en silezia pola dialekto Wrocław [VROcŭaf]; germane Breslau [BRESlaŭ], en la silezia germana dialekto Brassel [BRASl], ĉeĥe Vratislav) estas la 4-a plej granda urbo de Pollando, situanta ĉe la rivero Odro. Ĝi estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Vroclavo, kiu duone ĉirkaŭas la urban komunumon. Fine de 2021 en la urbo vivis 672 929 loĝantoj. Ekde la fino de la Dua Mondmilito ĝi apartenas al Pollando; ĝis la fino de la Dua Mondmilito ĝi apartenis al Germanio kaj nomiĝis Breslau (legu: Breslaŭ). La esperantlingva nomo de la urbo tial ĝis post la Dua Mondmilito estis Breslaŭo.[2] Laŭ legendo la urbo estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1000 de la ĉeĥa princo Vratislav la 1-a (kaj nomita laŭ li). Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.
Konataj simboloj de la urbo estas la koncertejo Jahrhunderthalle ("jarcenta halo"), kiu ekde 1945 ricevis la nomon Hala Ludowa, la monumento Iglica kaj la Panoramo pri Racławice, kiu origine situis en Lvovo. Krome el la urba silueto elstaras la historia akvoturo. En 2016 Vroclavo kune kun la eŭskia urbo Donostio estis la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj. Holtei-monumento, por dialekte verkinta gravega verkisto, detruitis en 1945.
Historio
Nokte el la 9-a je la 10-a de novembro 1938 en Vroclavo okazis la tn. "Vroclava kristala nokto", kiam ĉi tie okazis la plej granda atako kontraŭ la loka juda loĝantaro. Dum la Dua Mondmilito estis en strato Kleĉkovska (Kleczkowska) malliberejo, en kiun estis sendataj malliberigitoj plejparte el kolegioj de Kounic kaj kie oni plenumis mortpunoj.[3] Ekzekutitaj ĉi tie estis ekzemple Vlastislav Kroupa kaj Marie Kudeříková. Fine de la milito Vroclavo estis fare de la germanoj proklamita kiel fortreso (Festung Breslau) kaj por prezo de grandega materia detruado kaj grandaj perdoj en la vivoj ĉi tie germanaj soldataroj defendis sin al antaŭeniranta Ruĝa Armeo. La 6-an de majo 1945 Vroclavo kapitulacis.
Kulturo
Ossolineum (pole: Zakład Narodowy im. Ossolińskich (ZNiO), Ossolineum) estas pola scienca kaj kultura instituto ĝis la jaro 1945 en Lvovo post la 1945 en Vroclavo (vidu la supran foton).
Edukado kaj Universitatoj
- La Universitato de Vroclavo (pole: Uniwersytet Wrocławski), fondita en la jaro 1702, estas unu el la plej elstaraj edukaj institucioj en la tuta regiono (Silezio) (vidu la supran foton);
- La Teknika Universitato de Vroclavo (pole: Politechnika Wrocławska), fondita en la jaro 1910 (tiam sub la germana nomo: Technische Hochschule) (vidu la supran foton);
- La Medicina Universitato de Vroclavo je la nomo de Sileziaj Piastoj (pole: Uniwersytet Medyczny im. Piastów Śląskich, antaŭe sub la nomo Akademia Medyczna / Medicina Akademio) fondita en la jaro 1950, kaj la tradicioj pri la edukado estas de la jaro 1811 (vidu la supran foton);
- La Ekonomia Universitato de Vroclavo (pole: Uniwersytet Ekonomiczny antaŭe sub la nomo Akademia Ekonomiczna / Ekonomia Akademio) fondita en la jaro 1947 (vidu la supran foton);
- La Naturscienca Universitato de Vroclavo (pole: Uniwersytet Przyrodniczy antaŭe Akademia Rolnicza / Agrikultura Akademio) fondita en la jaro 1951 (vidu la apudan foton);
- La Universitato pri Artoj en Vroclavo je la nomo de Eugeniusz Geppert (pole: Akademia Sztuk Pięknych im. Eugeniusza Gepperta) fondita en la jaro 1946 (vidu la supran foton);
- La Muzika Universitato de Vroclavo (pole: Akademia Muzyczna im. Karola Lipińskiego) fondita en la jaro 1948 (vidu la 4 fotojn apudajn kaj subajn);
- La Universitato de Korpa Edukado de Vroclavo (pole: Akademia Wychowania Fizycznego) fondita en la jaro 1950 (vidu la suban foton);
- La Milita Akademio de Ter-Armeo je la nomo de generalo Tadeusz Kościuszko (pole: Akademia Wojsk Lądowych im. gen. Tadeusza Kościuszki) fondita en la jaro 2002 (vidu la suban foton);
- La Akademio de Teatraj Artoj je la nomo de Stanisław Wyspiański en Krakovo (Aktora kaj Pupteatra Fakultatoj de Vroclavo) (pole: Akademia Sztuk Teatralnych im. Stanisława Wyspiańskiego w Krakowie (Wydział Aktorski i Wydział Lalkarski we Wrocławiu) (vidu la suban foton);
- kaj pluraj ne publikaj Universitatoj, Akademioj aŭ Altlernejoj.
- La enirejo al la kampuso ĉe Placo Grunwaldzki de Teknika Universitato de Vroclavo, la konstruaĵoj: D1 kaj D2 (1950–1960) kaj fone de ili C5 kaj C7, kaj inter de ili D21
- La Farmacia Esplor-Centro de Medicina Universitato de Vroclavo
- La Ekonomia Universitato de Vroclavo, la Fakultato pri Mastrumado, Informadiko kaj Financoj (la konstruaĵo Z)
- La Naturscienca Universitato de Vroclavo, la Fakultato pri Inĝenierado de la Formado de Medio kaj Geodezio
- La Muzika Universitato de Vroclavo
- La Fakultato de Fizioterapio de la Universitato de Korpa Edukado de Vroclavo
Konataj urbanoj
En Vroclavo naskiĝis inter aliaj:
- Adolf Anderssen
- Adolph Hesse
- Alois Alzheimer
- András Dudith
- Andrzej Ziemiański
- Angelus Silesius
- August von Heyden
- Auguste Schmidt
- Dietrich Bonhoeffer
- Edith Stein
- Ferdinand Julius Cohn
- Ferdinand Lassalle
- Friedrich Hofmann
- Friedrich Schleiermacher
- Georg Christian Gebauer
- Georg Mahn
- Gustav Robert Kirchhoff
- Helmut Berve
- Hugo Steinhaus
- Jan Evangelista Purkyně
- Jan Jakub Kolski
- Ján Jesenský
- Jerzy Grotowski
- Joachim Meisner
- Joachim Wanke
- Johann Beckenschlager
- Johann Christfried Sagittarius
- Johann Crato von Krafftheim
- Johann Heinrich Zedler
- Julius Scholtz
- Karl von Holtei
- Konrad Alberti
- Manfred von Richthofen
- Marek Hłasko
- Mateusz Morawiecki
- Max Waldau
- Mirosław Hermaszewski
- Norbert Elias
- Norbert Wójtowicz
- Otto Stern
- Peter Hacks
- Peter Monau
- Reinhard Selten
- Stanisław Tołpa
- Tadeusz Różewicz
- Vitelono
- Waldemar Fydrych
- Wanda Rutkiewicz
- Willibald Alexis
- Władysław Frasyniuk
En Vroclavo mortis la hungara komponisto György Jarnó.
Transporto
Fervoja transporto
Vroclavo estas grava fervoja nodo de Pollando, ĉar el ĝi iras multaj linioj en jenaj direktoj: Leszno – Poznań, Opole – Katowice – Krakovo, Opole – Lubliniec – Częstochowa, Legnica – Zgorzelec, Głogów – Zielona Góra, Kłodzko – Kudowa-Zdrój, Kłodzko – Międzylesie, Wałbrzych – Jelenia Góra, Oleśnica – Ostrovo – Łódź – Varsovio.
Urba trafiko
En Vroclavo ekzistas entute 20 tramaj linioj. Je tri el tiuj linioj estas uzataj nur ambaŭdirektaj tramoj Škoda 19 T.
Krome, en urbo ekzistas reto de pruntepreneblaj bicikloj de kompanio Nextbike.
Partneraj rilatoj
La urbo havas amikajn rilatojn interalie kun
Esperanto en Vroclavo
En 1905 fondiĝis esperantista grupeto en tiama Breslau sub provizora prezido de Rudolf Janas ĉe Gustav-Freytag-Straße 15. La 12-an de aprilo, 10 amikoj kunvenis kaj decidis lerni Esperanton kaj labori por ĝia disvastigo en Breslau. Komence la grupo ne funkciis, en 1906 oni refondis la grupon. Oni elektis novan estraron: d-ro Geldner 1-a prezidanto. Karl Wallon 2-a prezidanto, Rudolf Janas sekretario kaj kasisto. Danke al la klopodoj de Wallon, la grupo rekomencas bataladon kun novaj fortoj. La nove vivigita grupo havis 15 anojn; la kunvenoj okazis ĉiumarde en la restoracio Böttcher, Neue Gasse 15, vespere je la 9-a, lokaj gazetoj raportis pri Esperanto.
Rudolf Janas translokiĝis al Poznań kie ankaŭ fondis grupon en 1908. En tiu jaro, novaj grupoj fondiĝis: la Esperanto-Asocio des Evang. Treubundes kies Prezidanto estis Erich Pattloch, Theresenstr. 22. Kunvenoj okazis ĉiudimanĉe 4-6 posttagmeze en Treubundsaal, Gräbschnerstr. 117; la Esperanto-Grupo de Abstinenculoj kaj la Esperanto-Asocio de KUJV.
En 1909 ĉe Humboldt-Verein für Volksbildung fraŭlino Julie Wolfson aranĝis kurson. En tiu jaro, ĉar ne ankoraŭ ekzistis aparta organizo por Silezio la loka grupo aliĝis al la Orientgermana Esperantista Ligo. Laŭ invito de la tiea sekcio de „Societo de germanaj inĝenieroj” sinjoro Schiff, prezidanto de la grupo de Berlino, paroladis pri la aparta graveco de internacia helpa lingvo por la inĝenieroj. Arnold Behrendt faris paroladon en tiea bankista unuiĝo pri la temo „Nuna stato kaj estonteco de Esperanto”. La jubileo de Zamenhof estis bele festita. Mahn faris la festan paroladon, sinjorino Eisner, la unua profesia deklamantino esperanta recitis kelkajn poemojn, estis ludita teatraĵo kaj kantita speciala festkanto. La gazetaro favore raportis pri la movado, kelkaj lokaj kafejoj kaj hoteloj por siaj gastoj abonis esperantajn ĵurnalojn. La kunvenoj, kiuj de 1910 okazis en Theater-Café, Theaterstrasse estis vizititaj de pluraj fremdaj gesamideanoj.
En la unuiĝo de la komercaj agentoj paroladis d-ro Kandt 1910. Georg Mahn, kiu plenumis ekzamenon en Barcelono, en la Humbold-Akademio gvidis kursojn. Post paroladoj de Georg Mahn en „Verein der Deutschen Kaufleute” kaj „Kaufmännischer Verband für weibliche Angestellte” komenciĝis novaj kursoj gvidataj de fraŭlino Julie Wolfson. Unu el la plej malnovaj membroj sinjoro Skeide, pro translokiĝo devis transdoni sian oficon de kasisto de loka grupo al sinjoro Wolfson. Fondiĝis instituto speciala por instruado pri nia lingvo, kiu troviĝas en Augustastr. 36. En ĝi oni instruas laŭ deziro dum ĉiu ajn tempo de la tago. Post konvinka parolado de sinjoro Schlaf kvindekses laboristoj fondis grupon specialan, Georg Mahn instruis ilin. Plie Siegmund Freund entuziasmigis kelkajn geblindulojn por nia afero, kun kiuj li studis nian lingvon.
En la kunvenoj ĉiusemajnaj estis farataj regule paroladoj kun sekvanta diskuto, la unua estis farita de sinjoro direktoro Salo Sackur, la 75-jara „Nestoro” de la grupo. La grupo decidis akcepti neaktivajn membrojn je tre malalta kotizaĵo, por ebligi al ĉiuj interesuloj la subtenon de la movado. Ĝi de nun kunvenis marde en „Vier Jahreszeiten” kaj ĵaŭde en „Theaterrestaurant”. Okazis diversaj gravaj paroladoj propagandaj: de Siegmund Freund en „Demokratische Vereinigung” pri „Ĉu la enkonduko de Esperanto estas demokratia postulo?” kaj de sinjoro Wolfson en „Kaufmänischer Verein für weibliche Angestellte” pri „Kion celas efektive la internacia helplingvo Esperanto?” Tre signifa estis parolado de eminenta kuracisto, prof. Rosenfeld, en Humbold-Akademio, temanta „Pri artefaritaj mondlingvoj”. Al 250 aŭskultantoj li varme rekomendis nian lingvon. Liaj paroloj estis des pli impresaj, ĉar li studis 33 lingvojn kaj parolas 15 el ili. ─ Komenciĝis novaj kursoj; pola kaj bohema gastoj estis bonvenataj en la grupaj kunvenoj. Dum unu el ili, Elias Zepler, reveninte de orientvojaĝo, raportis pri siaj spertoj. Trapasante 10 diverslingvajn landojn, li preskaŭ ekskluzive uzis la esperantan lingvon.
Ekde aŭgusto 1911 estis eldonata gazeto „Poŝta Esperantisto” ĝis 1914. Post 1913 la eldonado estis neregula. „Unuiĝ-Informoj de la Germana Esperanto-Unuiĝo de Poŝtaj kaj Telegrafaj Oficistoj” eble estas alia nomo de la sama gazeto. Gazeto „Mitteilungen der Ortsgruppe Breslau” estis eldonita en Breslau de majo 1912 ĝis 1913.
En 1912 kurso por Ruĝkrucanoj komenciĝis, partoprenis 27 personoj. La katolika Esperanto-grupo festis la 15-an de decembro la naskiĝtagon de d-ro Zamenhof. La festparoladon faris kalkulkonsilisto Edmund Schulz el Schweidnitz. Fraŭlino Wojciechowska kantis kaj prezentado de vivantaj bildoj priesperantaj plibeligis la bone vizititan feston. La estraro de la grupo tiam konsistis el sinjoroj Janietz, Wolf kaj Würz kaj fraŭlino Montag. La ĝistiama prezidanto, sinjoro Reichelt, ne povis reakcepti la elekton pro siaj studoj. En 1912 ekzistis en Breslau entute 17 novaj kursoj, inter ili unu en la imperiestra telefonoficejo, sub gvidado de Arnold Behrendt, nur por poŝt- kaj telegrafoficistoj (136 anoj) kaj Ruĝkruca kurso kun 50 partoprenantoj.
Elias Zepler mortis la 6-an de februaro 1913. Ĉe la enteriga soleno ĉeestis reprezentantoj de ĉiuj Breslau'aj Esperanto-grupoj, en kies nomo Arnold Behrend parolis varmajn adiaŭajn vortojn al la mortinto. En la Januara/Februara numero de Mitteilungen der Ortsgruppe Breslau estis publikigitaj artikoloj pri „Elias Zepler kiel esperantisto” de Georg Mahn kaj „Esperanto und Ido” de Arnold Behrendt. La lasta artikolo speciale atentigas pri la tie eldonita nova flugfolio pri tiu ĉi temo, verkita de d-ro Haller-Leisnig.
Ankoraŭ en februaro, Arnold Behrendt propagande parolis en „Libera Studentaro, sekcio por ŝtata kaj popola scienco”, kaj en la loka grupo de „Vortrupp”. En marto li faris paroladon en la loka grupo de „Alldeutscher Verband” pri „Esperanto-movado kaj Deutschtum”.
Katolika Esperanto-Grupo komencigis 2 kursojn, unu por gesinjoroj, en kiu partoprenas 19 personoj, kaj alia por 21 membroj de la societo „Katholische weibliche Angestellte und Beamten”, en kiu sinjoro Wolf faris propagandan paroladon. La unuan kurson gvidas sinjoro Wolf, la duan fraŭlino Wojciechowska. Laborista Grupo en februaro ricevis viziton de kamarado Frimberger el Wiesbaden. En la februara monata kunveno parolis sinjoro Keller pri esperantismo.
En la jarcenta ekspozicio de Prusio okazis la 10-an de aŭgusto 1913 Silezia Esperanto-Tago, kiun partoprenis multaj gastoj el la tiamaj orientaj provincoj de Germanio kaj ankaŭ el aliaj partoj de Germanujo. Sabaton oni konatiĝis en saluta vespero, dimanĉon matene, en festkunsido, la kunvenintoj estis salutataj de reprezentanoj de la magistrato kaj de la porfremdula societo; la festparoladon faris sinjoro Arnold Behrendt. Dum la tago oni vizitis la ekspozicion, kaj vespere direktoro d-ro Albert Schramm el Leipzig propagande parolis. En festo de la katolika virunuiĝo sinjoro Wolf transdonis gratulojn en la nomo de Katolika Esperanto-Grupo.
Laŭ instigo kaj sub gvidado de studento Fritz Wiener, la 23-an de junio 1913 en universitata aŭskultejo kun partopreno de rektoro komenciĝis kurso por studentoj. Samideano el Aŭstrio, d-ro Paja Staniĉiĉ, vizitis la lokan laboristan Esperanto-grupon kaj vekis viglan intereson inter la ĉeestantoj, tiel ke tuj 4 novaj anoj aliĝis al la grupo. Okaze de la kunveno de sileziaj filologoj, la 4-an de oktobro, prof. d-ro L. Huebner el Schweidnitz en speciala kunsido parolis pri Esperanto kaj ĝia valoro por la lernejo; ankaŭ en la oficialaj kunsidoj kelkfoje estis okazo atentigi pri Esperanto. Tio estis speciale valora propagando, ĉar tiel ĉiuj instruistoj de la sileziaj altlernejoj konatiĝis kun nia afero aŭ persone, aŭ ili ricevis informojn per la oficialaj raportoj. Laborista Grupo per disdonado de flugfolioj, anonco kaj artikolo en „Volkswacht” sukcesis aranĝi kurson kun 33 geanoj sub gvidado de Johann Burda.
Estas kreita en 1914 Internacia Ligo de Esperantistaj Poŝtoficistoj (ILEPO) kun oficejo en Breslau. La ligo celis disvastigi Esperanton inter poŝtoficistoj ĉiulandaj kaj la publiko, la ĉiumonata organo estis „Poŝta Esperantisto”, Arnold Behrend iĝis sia prezidanto.
Unua mondmilito
La Unua mondmilito tre malhelpis la Esperanto-Movadon. Malgraŭ la milito esperantistoj de Breslau kaj aliaj sileziaj urboj kontinuis Esperanto-agadon, kvankam ke multaj militservis kaj kelkaj ne revenis el la milito.
Loka Grupo de GEA pro klopodoj de monaĥino, fraŭlino M. Koscinska, povas okazigi kurson gvidita de Georg Mahn por la gejunularo de la Liberreligia Komunumo en 1916. Krome Georg Mahn faris paroladon en la hejmo de la socialista gejunularo; sufiĉe granda nombro da ĝi anoncis sian pretecon lerni Esperanton. En la loĝejo de sia prezidanto Adolf Selten la blindula unuiĝo „Interna Lumo” solenis la naskiĝotagon de Zamenhof. La membroj kaj gastoj havis grandan ĝuon per multaj muzikaj kaj deklamaj reprezentaĵoj. Pola samideano, sinjoro Wiesenthal el Varsovio, vizitis la lokan grupon en decembro. Li ĝojigis la grupanojn per tre interesa parolado di sia nelibervola, preskaŭ unu- kaj duonjara restado en Parizo kaj en Svislando. Kunsidoj regule okazas malgraŭ la milito kaj estas ofte tre interesaj pro la alvenintaj leteroj de militistaj samideanoj. D-ro Felix Zamenhof ĝojigis la grupon dum sia kvarsemajna restado en Breslau 1916 regule per sia vizitado. En oktobro 2016 en la urbo mortas Benno Küster, kiu i. a. al Esperanto tradukis la "eposon idilian" Hermano kaj Doroteo de Goethe.
Post la unua mondmilito
Loka Ligo de Breslaŭaj Esperanto-Unuiĝoj estis fondita en 1919 ĉe Matio-gimnazio, nove aranĝita kurso estas gvidata de Max Mielert. En tiu jaro oni fondis ankaŭ grupon Katolika Esperanto-Societo Unueco. En 1920 estis tri esperanto-grupoj en la urbo, estis fondita en 1921 junulara grupo kun 23 membroj, kiu du jarojn poste estos la kerno de nova Asocio de Junaj Germanaj Esperantistoj kaj ties loka grupo en la urbo. Ankaŭ en 1921, Vroclavo estis sidejo de ĵus-fondita Silezia Esperanto-Ligo (SILEO) (germane Schlesischer Esperanto-Verband).
Tie okazis 11-a Germana Esperanto-Kongreso 1922.
En 1923 en la urbo fondiĝas Asocio de Junaj Germanaj Esperantistoj ĉe Schleiermacherstr. 19.
De 1924 ĝis 1933 okazis esperantlingva disaŭdigo de Radiostacio Breslau kun Esperanto-kursoj. En 1925 loka movado okazigis Esperanto-prezentadon kaj kostumfeston por 140 personoj.
La antaŭkongreson 30-an julio 1931 en Breslau partoprenis kongresanoj el dek landoj kun akcepto per la urba estraro en la salonego de la urba deputitaro. Alparolis la kongresanojn urbestro Mache en la nomo de la urbo, Geheimrat Rosenfeld por la Gesellschaft für vaterländische Kultur kaj la Humboldtsocieto, d-ro Grumbkow en la nomo de la Radio-stacio. Por la esperantistoj en Breslau parolis Siegmund Freund, la delegito de UEA. Vizito al la mezepoka urba domo kaj la muzeo en la iama kastelo finis tiun antaŭkongresan kunvenon. La partoprenintoj kore dankis al fraŭlino Elsa Koschate, Bernhard Zenker, fraŭlino Margarete Polier por la afabla gvidado.
Kiam ekregis la nacisocialistoj en Germanio en januaro 1933, unue estis malpermesitaj la laboristaj Esperanto-grupoj kaj persekutiĝis politike maldekstraj civitanoj, en 1936 komplete malpermesiĝis ĉia aktivado por Esperanto. Ekde la pogroma Kristala nokto de novembro 1938 la antaŭe jam senrajtigitaj judaj civitanoj de Breslau samkiel en aliaj partoj de Germanio ekmurdiĝis; tiun sorton trafis ankaŭ la judaj esperantistoj en Breslau - kiel ekzemplo por multaj aliaj menciiĝu Adolf Selten, antaŭe gvidanto de unu el la urbaj Esperanto-grupoj, kiu post longa torturado fare de la nazioj murdiĝis en 1942. Post la anekso de Sudetio en 1938 kaj post komenciĝo de la Dua Mondmilito en 1939 la konkero de pliaj landoj fare de Nazia Germanio ankaŭ la persekuto de esperantistoj ampleksiĝis al tiuj teritorioj. Kiel ekzemplo por multaj aliaj menciiĝu Josef Raška, nelacigebla aktivulo en la Ostrava-regiono, poste translokiĝinta al Příbor: Li estis arestita la 16-an de aŭgusto 1941 pro sekreta movado kaj arestata en Nový Jičín, Moravia Ostrava, Opava, Mírov, kaj fine en Vroclavo, kie li estis post longa turmentado ekzekutita la 16-an de aprilo 1943.
Post la Dua Mondmilito
Post la Dua Mondmilito ĉiuj loĝantoj de Breslau kaj de la cetera germanlingva provinco Silezio, kiuj ankoraŭ vivis, estis forpelitaj al centra kaj okcidenta Germanio, kaj estis anstataŭigitaj per antaŭaj loĝantoj de orienta Pollando. La forpelo trafis kompreneble ankaŭ la lokajn esperantistojn, ekzemple la familion de la fine de la milito 14-jara Reinhard Selten. Tiel la historio de la urbo Breslau kaj de ties Esperanto-movado finiĝis. Inter la novaj polaj loĝantoj ankaŭ estis iuj esperantistoj kaj homoj eklernantaj la lingvon; tiel ekestis nova loka Esperanto-movado tute sen rilato al la antaŭa. Komuna karakterizaĵo de la malnova Esperanto-vivo en Breslau kaj la nova en Vroclavo estas, ke la urbo kaj en sia germana kaj pola epokoj estis influita per granda universitato kaj multaj studentoj: tial daŭre estas relative multaj junaj esperantistoj en la urbo.
21-a jarcento
En julio de 2009 okazis la 19-a Ekumena Esperanto-Kongreso .
Ekde julio 2009, la sona programo de Panoramo pri Racławice estas aŭdebla en Esperanto.
Nuntempe agadas en Vroclavo studenta grupo Aŭroro, kiun gvidas Konstantin Tiĥomirov.
Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo estas junulara Esperanto-aranĝo por novuloj, organizata unue de la Studenta Esperanto-Klubo “Aŭroro” el Vroclavo kaj ekde la jaro 2014 de Pola Esperanto-Junularo kunlabore kun najbaraj junularaj organizoj.
Maje 2013 gastis en Vroclavo dum sia turneo tra Pollando la Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. Post la Senato la ekspozicio estis en Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów. Al Vroclavo la ekspozicion invitis kaj organizis la Silezia Esperanto-Asocio kaj Margareta Komarnicka. Poste la ekspozicio veturis al alia urbo en Malsupra Silezio, t.e. Złotoryja kaj sekve al Supra Silezio, t.e. Sosnowiec, Czeladź kaj poste al Lębork, Lodzo, Łowicz ... kaj poste denove al norda Pollando: Sztum, Kwidzyn, Elbląg, Słupsk, Kartuzy, ... .
En 2016 en Vroclavo okazis la 72-a Internacia Junulara Kongreso[4].
Esperantistoj de Vroclavo
- Arnold Behrendt
- Kurt Bujakowski
- Joseph Driessler
- Siegmund Freund
- Jakub Garbar
- Georg Habellok
- Alfred Hanuschke
- Walter Knopf
- Georg Mahn
- Max Mielert
- Karl Wallon
- kaj la jam menciita Reinhard Selten kaj lia patro Adolf Selten
Referencoj
- ↑ Michalski, Tadeusz J.. (1991) Słownik esperancko-polski / Esperanta-pola vortaro. Varsovio: Wiedza Powszechna, p. 528. ISBN 8321406882.
- ↑ La e-lingva nomo Breslaŭo estas menciata ekzemple en artikolo Arkivigite je 2015-11-17 per la retarkivo Wayback Machine de la gazeto The Esperantist el novembro 1904 Arkivigite je 2015-11-17 per la retarkivo Wayback Machine, eventuale temas pri la unua mencio de ĝi. Vidu la artikolon "Esperantigo de loknomoj".
- ↑ (2011) Zapadalo slunce nad Breslau naposledy. Brno: Šimon Ryšavý. ISBN 978-80-7354-099-9.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-05. Alirita 2019-06-28.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (pole, angle)
- Vroclavo en retgazeto Nia Mondo
|
|