Brecon | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
| |||||
bazarurbo | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Britio | ||||
Lando | Kimrio | ||||
Regiono | Powys | ||||
Graflando | Brecknockshire (historie) | ||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 8 250 (2011) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 57′ N, 3° 23′ U (mapo)51.94677-3.39086Koordinatoj: 51° 57′ N, 3° 23′ U (mapo) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Brecon [+] | |||||
Brecon estas la tria plej granda urbo de Powys, Kimrio. Antaŭe ĝi estis la ĉefurbo de la antaŭa graflando (angle, "county") Brecknockshire. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 7 900 loĝantojn, en 2011 temis pri 8250 loĝantoj. Ĝi etendiĝas je 7,3 kvadrataj kilometroj.
Antaŭ la konstruo de ponto trans Rivero Usk, Brecon estis inter la tre malmultaj lokoj kie eblis transvadi tiun riveron, kaj tial havis strategian pozicion.
Dum la romia epoko, ĝi estis kavalira bazo.
Dum la 11-a jarcento konstruiĝis kastelo.
En la orienta parto de la urbo situas kolegio por infanterianoj kaj la bazo de kimra brigado.
En 1923 la ĉefa anglikana preĝejo de la urbo (kiu estis prioreja preĝejo ĝis la abolicio de la monaĥejoj dum la 16-a jarcento) iĝis katedralo.
Kanalo iras de Brecon al Pontypool kaj Newport (Monmouthshire).