Breaking Bad | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Breaking Bad |
Originala lingvo | usona angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | Krimdramo, trilero |
Kreita de | Vince Gilligan |
Aktoroj | Bryan Cranston Anna Gunn Aaron Paul Dean Norris Betsy Brandt RJ Mitte |
Muziko de | Dave Porter |
Lingvo(j) | Angla Hispana Germana |
Amplekso | |
Sezonoj | 5 |
Epizodoj | 62 |
Daŭro sen reklamoj | 47–55 minutoj |
Produktado | |
Estra(j) produktoro(j) |
Vince Gilligan Mark Johnson Michelle MacLaren |
Elsendo | |
Elsendita | 20-a de januaro 2008 – 29-a de septembro 2013 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Breaking Bad estas usona krim-drama televida serio kreita kaj produktita de Vince Gilligan. Ĝi rakontas la dujaran historion de Walter White (Bryan Cranston), gimnazia kemia instruisto, ĉe kiu oni diagnozas neoperacieblan pulman kanceron en la unua epizodo. Li iom post iom enprofundiĝas en kriman vivon, produktante kaj vendante metilamfetaminon por mone sekurigi sian familion antaŭ sia morto, laborante teame kun sia iama studento Jesse Pinkman (Aaron Paul).
La serio estis unuafoje elsendata en Usono kaj Kanado la 20-an de januaro 2008 en la televidkanalo AMC, kaj la lasta epizodo elsendiĝis la 29-an de septembro 2013. Breaking Bad ricevis bonegajn recenzojn[1], kaj multaj konsideras ĝin unu el la plej bonaj televidserioj[2][3].
Aktoroj kaj roluloj
- Bryan Cranston: Walter White, la ĉefrolulo de la serio. Eksciinte, ke li havas mortan kanceron, li turniĝas al farado de drogoj por lasi monon al sia familio post sia morto.
- Anna Gunn: Skyler White, la edzino de Walter. Graveda kun dua infano komence de la serio, ŝi iĝas pli kaj pli suspektema pro la stranga konduto de sia edzo.
- Aaron Paul: Jessie Pinkman, iama studento de Walter, kun kiu li kunlaboras por vendi drogojn.
- Dean Norris: Hank Schrader, la bofrato de Skyler (edzo de ŝia fratino), kiu laboras por DEA (usona agentejo kontraŭ drogtrafiko).
- Betsy Brandt: Marie Schrader, la fratino de Skyler.
- RJ Mitte: Walter White Jr., la filo de Walter kaj Skyler.
- Bob Odenkirk: Saul Goodman, koruptita advokato, kiu reprezentas Walter kaj Jesse.
- Giancarlo Esposito: Gustavo Fring, drogtrafikisto, kun kiu Walter laboras.
Referencoj
- ↑ Breaking Bad - Season 5 Reviews (angle). Metacritic. Alirita 21-an de decembro 2013.
- ↑ Richard Lawson (2012-07-13). The Case for 'Breaking Bad' as Television's Best Show (angle). The Wire. Arkivita el la originalo je 2013-12-24. Alirita 21-an de decembro 2013.
- ↑ Tim Goodman (2011-07-13). 'Breaking Bad': Dark Side of the Dream (angle). The Hollywood Reporter. Alirita 21-an de decembro 2013.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.