Brazila anaso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Amazonetta brasiliensis (Gmelin, 1929) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Brazila kreko aŭ Brazila anaso (Amazonetta brasiliensis) estas la ununura anaso de la genro Amazonetta. Ĝi estis iam konsiderata membro de la grupo de Kairinenoj, sed pli ĵusaj analizoj indikis, ke ĝi apartenas al la klado de sudamerikaj plaŭdanasoj kiu inkludas ankaŭ la speciojn de la Krestanaso, la Bronzflugila anaso, kaj eble ankaŭ la vaporanasojn (Johnson & Sorenson, 1999).
Tiu anaso estas helbruna. Masklo distingiĝas el ino ĉar havas ruĝajn bekon kaj krurojn, kaj havas distingan palgrizan areon ĉe la falnkoj de kapo kaj kolo. La koloro de tiuj membroj estas multe pli senkolora ĉe inoj.
La Brazila anaso loĝas en paroj aŭ en malgrandaj grupoj de ĝis 20 birdoj. Ambaŭ gepatroj idozorgas. Ili manĝas semojn, fruktojn, radikojn kaj insektojn, dum anasidoj manĝas nur insektojn.
Ili povas troviĝo tra orienta Sudameriko, el Urugvajo, al norda kaj orienta Argentino, Paragvajo, centra Venezuelo, Brazilo, nordorienta Peruo, Gujanoj, orienta Bolivio, kaj orienta Kolombio.[1][2] Ties preferata habitato estas fluakvaj akvejoj for el marbordo kun densa vegetaĵaro proksime.
Estas du subspecioj:
- A. brasiliensis brasiliensis (Malgranda brazila anaso), la nomiga raso, troviĝanta en Brazilo, Gujanoj, centra Venezuelo, orienta Kolombio, kaj nordorienta Peruo.[2]
- A. brasiliensis ipecutiri (Granda brazila anaso), troviĝanta en Brazilo, norda Argentino, orienta Bolivio, Urugvajo, kaj Paragvajo.[2]
Ili estas abundaj kaj estis listitaj kiel Malplej Zorgiga.[3]
Notoj
Referencoj
- Clements, James, (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, Cornell University Press, Ithaca
- IUCN (2009) BirdLife International, IUCNlink, 141489, Amazonetta brasiliensis, konsultita la 08 Jan 2009
- Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk 116(3): 792–805. PDF plena teksto Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
|