Brave New World
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroAldous Huxley
Lingvoj
Lingvoangla lingvo
Eldonado
Eldondato1932
Ĝenroparodio politika fikcio sciencfikcio filozofia fikcio malutopia fikcio
Loko de rakontoLondono
HonorigojNPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction

Brava Nova Mondo (angle Brave New World) estas romano verkita de la brita verkisto Aldous Huxley. Ĝi estas verkita en 1931 kaj eldoniĝis en la sekvanta jaro. Hodiaŭ la verko estas konata kiel unu el la plej potencaj kaj famaj ekzemploj de la malutopia ĝenro, post 1984 de George Orwell. La romano enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

La titolo devenas el citaĵo de la Ŝekspira teatraĵo La Tempesto:

Ho, brava nova mondo, ke ĝi havas
en si tielan genton![1]

La eldonejo Modern Library (Moderna biblioteko) konsideras la romanon la kvina plej bona anglalingva verko de la 20-a jarcento.

Referencoj

  1. Vortoj de Miranda en La Tempesto, tradukita de Kalocsay, 1970, p. 81

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.