Branford Marsalis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1960 (63-jaraĝa) en Nov-Orleano |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Berklee College of Music • New Orleans Center for Creative Arts |
Familio | |
Patro | Ellis Marsalis Jr. |
Frat(in)oj | Wynton Marsalis • Delfeayo Marsalis • Jason Marsalis |
Okupo | |
Okupo | komponisto • ĵazmuzikisto • saksofonisto • aktoro • diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.branfordmarsalis.com |
Branford Marsalis (* 26-an de aŭgusto 1960 en Nov-Orleano) estas usona ĵaz-saksofonisto, komponisto kaj muzikproduktisto.
Vivo kaj verkado
Branford Marsalis apartenas al la muziktalenta Marsalis-familio, kiu generis krom patro Ellis (piano) ankaŭ la fratoj Delfeayo (trombono), Jason (frapinstrumentaro) kaj Wynton (trumpeto). Li ludas ĉefe tenor- kaj sopransaksofonojn. Krom la kunludado kun sia familio li ricevis sian muzikan edukadon ĉe altlernejo Berklee College of Music en Bostono.
Marsalis komencis sian profesian karieron ekde 1980 en la grupoj de la ĵazbandego de Art Blakey, Clark Terry kaj Art Blakey's Jazz Messengers. Ekde 1982 ĝis 1985 li ludis en la grupo de sia frato Wynton Marsalis. Miles Davis dungis lin en 1983 por la sonregistrado de peco por la disko Decoy. Poste li atingis internacian famon pro sia kunlaboro kun popmuzikisto Sting. Regule ankaŭ dungis lin aliaj renomaj popmuzikistoj kiel James Taylor, Tina Turner, Bruce Hornsby aŭ Youssou N'Dour. en 1992 li estis gastsoloisto sur la disko Fast Life de David Murray.
Krom per multaj ĵazdiskoj li ankaŭ sukcesis per sia fandomuzika bando Buckshot LeFonque kaj per du klasiko-surdiskigoj kaj surmontras vastan stilan variecon. Por pluraj filmmuzikoj li kontribuis sian saksofonludadon (The Russia House, Sneakers), kaj aparte fruktodone ankaŭ kiel komponisto por la filmoj de la nigrusona reĝisoro Spike Lee kiel en School Daze (1988), Do the Right Thing (1988), Mo Better Blues (1990), When the Levees Broke (2006).
Ekde 1992 ĝis 1994 li estris la Tonight Show Band de la usona konversacio-spektaklisto Jay Leno. Poste li surdiskigis Buckshot LeFonque, kiu kombinas ĵazon kun hiphopo, ritmenbluso kaj rokmuziko. Sekvis estra pozicio je diskeldonejo Columbia Records en Novjorko. La tieaj spertoj instigis lin finfine fondi en la jaro 2002 la propran diskeldonejon Marsalis Music en Kembriĝo, Bostono.
Kune kun Harry Connick Jr. li fondis en 2005 la projekton Musicians' Village kun Habitat for Humanity en Nov-Orleano, por resetligi tie muzikistojn en artistokolonio, kiuj perdis siajn loĝejojn pro la rompiĝo de la malbone zorgitaj digoj de la Lago Pontchartrain sekve de la kirlventego Katrina. Per benefickoncertoj kaj donacoj ili provas financi la projekton.[1] Koncertdomo ankaŭ estas planita, ĝi nomiĝos Ellis Marsalis Center for Music. Marsalis kalkulas por la projekto 7,5 ĝis 15 Mio. $ de totalkostoj.[2]
Diskografio (selekto)
- Metamorphosen (2009)
- Braggtown (2006)
- Eternal (2004)
- Romare Bearden (2003)
- Footsteps Of Our Fathers (2002)
- Requiem (1999, Columbia)
- Music Evolution (1997, Columbia)
- Buckshot LeFonque (1994, Columbia)
- Crazy People Music (1990, CBS)
- Trio Jeepy (1989, Sony BMG)
- Random Abstract (1988, CBS)
- Royal Garden Blues (1986)
- Scences In The City (1984)
Fontoj
- ↑ „Branford and Ellis Marsalis join Habitat to announce Musicians' Village“ Arkivigite je 2007-03-23 per la retarkivo Wayback Machine, Down Beat Magazine, 30. Januar 2006
- ↑ Janet McConnaughey: „Stars Plan a Musicians' Village“, ABC News, 30-an de januaro 2006
Eksteraj ligiloj
- branfordmarsalis.com - Oficiala hejmpaĝo
- Marsalis Music
- Habitat for Humanity - New Orleans
- „New Orleans. Hilfe für die Geburtsstadt des Jazz“ Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, Jazzinstitut Darmstadt
- Branford Marsalis Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine, JazzEcho, 16-an de novembro 2005 kaj pri la diskeldonejo Marsalis Music Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
- „Listening With Branford Marsalis“, New York Times, 6-an de oktobro 2006
- „Was jazzt“, planet-interview.de / Jungle World, 18. Oktober 2006, Nr. 42, Interview (originalartikolo) Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
- „Hören Sie Wagner!“ Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine WirtschaftsWoche, 10-an de novembro 2006, „Der Saxofonist Branford Marsalis über Klassisches für jeden Tag.“