Por ekonomiko, vidu la paĝon branĉo (ekonomio).

Ĝenerale, branĉo estas io, kio dispartiĝas el la ĉefparto ( PIV2 ), kiel branĉo aŭ brako de rivero, aŭ branĉoj de montaro.

Branĉo ĉe trunko de frakseno

Branĉo botanike estas tiu tigo, ŝoso, kiu kreskas el trunko, alia tigo.

Vidu ankaŭ

Aliaj sencoj

Aliaj sencoj estas ĉiam iu subparto, subdivido de io (ekzemple, branĉoj de fervojo, familio, kandelabro, cirkelo, komerco, industrio, scienco...)

Proverbo

Ekzistas proverboj pri branĉo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo. 
  • Citaĵo
     Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa. 
  • Citaĵo
     Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas. 

Referencoj

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-01.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.