Brada-Rybníček | |
municipo | |
![]() Preĝejo de sankta Bartolomeo en Brada | |
|
|
Oficiala nomo: Brada-Rybníček | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové |
Distrikto | Distrikto Jičín |
Administra municipo | Jičín |
Historia regiono | Bohemio |
Pejzaĝa regiono | Bohemia Paradizo |
Situo | Brada-Rybníček |
- alteco | 400 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 27′ 48″ N 15° 20′ 09″ O / 50.46333 °N, 15.33583 °O (mapo) |
Areo | 1,93 km² (193 ha) |
Loĝantaro | 182 (2023) |
Denseco | 94,3 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1258 Brada |
- unua skribmencio | 1376 Rybníček |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 506 01 |
NUTS 3 | CZ052 |
NUTS 4 | CZ0522 |
NUTS 5 | CZ0522 549100 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de municipo | 2 |
Bazaj setlejunuoj | 3 |
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.brada-rybnicek.cz | |
![]() | |
_1.JPG.webp)
Brada-Rybníček estas municipo en Ĉeĥio situanta proksimume 2 km de urbo Jičín, apud ŝoseo kondukanta ĝis Liberec. Vivas ĉi tie 182 loĝantoj (2023). La vilaĝo etendiĝas en supermara alteco ĉirkaŭ 400 m s.m., sur orienta montarpiedo de rokriĉa monto Brada alta 485 m. La vilaĝo estiĝis en la jaro 1990 per memstariĝo de vilaĝo Podůlší.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dílce, Jinolice, Jičín, Kbelnice, Podůlší kaj Holín.
Historio
La unuaj skribmencioj pŕi la vilaĝo estas datitaj de la jaro 1258. Monteto Brada troviĝanta super jičína valkaldrono estis loĝigita jam en la ŝtonepoko, kion pruvas kelkaj arkeologiaj trovitaĵoj de ŝtonaj iloj. Sur la plej alta loko de la monteto super la vilaĝo troviĝas restaĵoj de mezepoka burgo Brada - terenaj nerektaĵoj kaj eta restaĵo de muro. La plej malnovaj informoj pri ĝi devenas el la jaroj 1241 - 1263. El historiaj memorigaĵoj rekte en la vilaĝo konserviĝis preĝejo de sankta Bartolomeo, ligna prismoforma sonorilturo situanta ĉe tombejo kaj ĉe suda limo de la vilaĝo kapelo de sankta Isidoro.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 250 |
1880 | 268 |
1890 | 240 |
1900 | 271 |
1910 | 259 |
1921 | 247 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 229 |
1950 | 161 |
1961 | 131 |
1970 | 115 |
1980 | 72 |
1991 | 56 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 66 |
2011 | 128 |
2014 | 134 |
2016 | 149 |
2017 | 150 |
2018 | 147 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 148 |
2020 | 161 |
2021 | 184 |
2022 | 173 |
2023 | 182 |
Partoj de municipo
Turismo
Signifa allogaĵo por turistoj kaj por montogrimpantoj estas Rokoj ĉe Praĥov, la rokurbo, kiu troviĝas en la senpera proksimeco de la vilaĝo.
|