Botykapeterd [botjkapeterd] estas malgranda unuigita vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Szigetvár. Iama vilaĝo Kispeterd [kiŝpeterd] havas la titolon vinvilaĝo.
Bazaj informoj
- Areo: 17 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.0505/17.8672
- Loĝantaro: 340
- Poŝtkodo: 7900
- Telefonprefikso: 73
Situo
Botykapeterd situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Pécs-Barcs. Szigetvár troviĝas 6, Szentlőrinc 12, Sellye 24 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1258 en formo "Boghka", loĝita de nobeloj. Dum la turkoj la vilaĝo daŭre restis loĝata. Inter 1918-1920 la serboj okupis ankaŭ ambaŭ vilaĝojn. En 1931 Botyka kaj Kispeterd unuiĝis.
En Botykapeterd migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo de 1822
- monumento pri falintoj de la 2-a mondmilito
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.