Botond Penke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1942 (81-jaraĝa) en Berehove |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | biokemiisto |
Botond PENKE [], laŭ hungarlingve kutima nomordo Penke Botond estas hungara biokemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2007).
Botond Penke naskiĝis la 13-an de oktobro 1942 en Hungario en Beregszász (nuntempa Berehove en Ukrainio).
Biografio
Botond Penke frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1960-1965, poste li ekinstruis en universitato en Szeged. Li doktoriĝis en 1968. En la sama jaro li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn. Li akiris (Ph.D) en 1976. Li estis elektita katedrestro en 1989, en la sekva jaro li profesoriĝis. En 1989 li doktoriĝis (D.Sc) antaŭ la akademio. Li estis gastoprofesoro en Göttingen kaj San Diego. Li okupiĝas ekzemple pri peptidoj. Li ricevis premiojn en 2006 kaj 2009.
Verkaro (elekto)
- Synthesis von Diazoketonen aus Acylaminosäuren unter Verwendung von gemischten Anhydriden bzw. N,N-Dicyclohexyl-carbodiimid (1970)
- A New Acid Hydrolysis Method for Determining Tryptophan in Peptides and Proteins (1984)
- Szerves és bioorganikus kémia (1994–2002) - 4 eldonoj
- Toxikus peptid- és fehérje aggregátumok kialakulása és szerepe a neurodegenerációs folyamatokban (2007)
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- biografio Arkivigite je 2013-10-21 per la retarkivo Wayback Machine angle
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.