Bosnia milito | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: parto de la jugoslaviaj militoj | |||||||
interna milito • interetna milito | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
armeo de la Respubliko Bosnio kaj Hercegovino (Armija Republike Bosne i Hercegovine) |
Jugoslava Popola Armeo (ĝis 1992) Armeo de Serba Respubliko | ||||||
Komandantoj | |||||||
Alija Izetbegović Rasim Delić Franjo Tuđman |
Slobodan Milošević Radovan Karadžić Ratko Mladić | ||||||
La bosnia milito okazis inter la 1-a de aprilo 1992 ĝis 14-a de decembro 1995 pri la sendependeco aŭ plua politika aparteno de la antaŭa jugoslavia provinco Bosnio kaj Hercegovino, en kiu etne ekzistas (krom sendependuloj, oonvinkitaj jugoslavoj, miksitaj grupoj kaj familioj) tre kontraŭstarantaj kaj kroatoj (religie tradicie katolikaj kristanoj) kaj serboj (religie tradicie ortodoksaj kristanoj) kaj bosniaj islamanoj. Sekve de la disfalo de la antaŭa Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio ankaŭ en la antaŭa jugoslavia provinco Bosnio kaj Hercegovino dum la jaroj 1990 kaj 1991 pliakriĝis politikaj tensioj inter la etnaj grupoj. La plej multaj lokaj serboj pledis pri restado de la provinco ene de la antaŭa federacio sub gvido de la ŝtato Jugoslavio respektive Serbio, plejmulto el la lokaj kroatoj volis proksiman rilaton al la najbara ŝtato Kroatio aŭ aliĝon al ĝi, kaj la bosniaj islamanoj forte preferis sendependan ŝtaton Bosnio kaj Hercegovino, inklude de la sektoroj kie loĝas majoritate serboj aŭ kroatoj. La tensioj eksplodis, post kiam komence de 1992 estis proklamita unuflanke sendependa Respubliko Bosnio kaj Hercegovino (RBiH) kaj aliflanke bosnia Serba Respubliko (Republika Srpska).
En la milito interbatalis la armeo de la Respubliko Bosnio kaj Hercegovino (Armija Republike Bosne i Hercegovine) je unu flanko, la armeo de bosniaj kroatoj (Hrvatsko vijeće obrane) kun la armeo de la Respubliko Kroatio je dua flanko kaj la armeo de la Serba Respubliko (Vojska Republike Srpske) kun la Jugoslava Popola Armeo (JNA) je tria flanko. Fina rezulto estis la internacia agnosko de la suverena ŝtato Bosnio kaj Hercegovino kaj forta malcentrigo de la ŝtata potenco.
Dum la milito pliakriĝis la kontraŭstaron inter la diversaj sektoroj kaj la vivkondiĉoj terure malpliboniĝis. Unu el la ĉefa batalo de la milito estis la Sieĝo de Sarajevo fare de serboj kaj la rezistado de la lokaj ĉefurbanoj. Krome multobliĝis la respektivaj akuzoj de amasmurdoj de civiluloj aŭ prizonuloj en la diversaj geografiaj sektoroj.
Vidu ankaŭ
- Jugoslavaj Militoj
- Masakro de Srebrenico
- Sieĝo de Sarajevo, la plej longa sieĝo en moderna historio.
|