Boroșneu Mare [boroŝneu mare] (hungare: Nagyborosnyó [nadjboroŝnjo], germane: Gross-Weindorf) estas komunumo en Rumanio laŭ la rivereto Zagon orient-sudoriente de Sfântu Gheorghe. Administre apartenas al ĝi Boroșneu Mic, Dobolii de Sus, Leț, Țufalău, Valea Mică.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 544 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1 442 (90 % hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estis en 1332, kiam ĝi estis ekleziejo, sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj
- András Bartha (?, ?; tie mortis ĉirkaŭ 1726): juĝistmajstro de transilvania supertribunalo.
- Károly N. Bartha (1886–1956): etnografo.
- Áron Benedek (1792–1879): reformita pastro, redaktoro, tradukisto.
- András Lantos (1904–1942) kaj lia frato
- László Lantos (1907–1942): martiroj de rezisto kontraŭ faŝistoj en Francio.
- Dénes Rátai; Rádai (5-a de julio 1887 – Budapest, 5-a de septembro 1980): reĝisoro.
- Melinda Sebestyén (n. 21-a de novembro 1968): aktorino Arkivigite je 2013-11-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Lenke Szász: esperantistino, tradukistino.
Eksteraj ligiloj
- Mapo de distrikto Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Fizografia mapo de distrikto Arkivigite je 2006-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.