Bornito, konata ankaŭ kiel paverco, estas sulfida mineralo kun kemia kompono Cu5FeS4 kiu kristaliĝas en la romba kristalsistemo (falsa-kuba). Bornito komponita el fero kaj kupro havas brunan al ruĝkupra koloro en freŝaj surfacoj kiuj patiniĝas al variaj nuancoj de irizeco de blua al purpura depende de la lokoj. Ties rimarkinda irizeco havigas al ĝi la kromnomon pavokupro aŭ paverco.
Mineralogio
Bornito estas grava kuprerca mineralo kaj aperas amplekse en kuŝejoj de porfira kupro kun la plej ofta kalkopirito. Kalkopirito kaj bornito estas ambaŭ tipe anstataŭataj de kalkocito kaj de kovelito en la riĉaj zonoj de kupraj kuŝejoj.
Referencoj
Bibliografio
- Palache, C., H. Berman, kaj C. Frondel (1944) Dana’s system of mineralogy, (7a eldono), v. I, 195–197.
- Manning, P.G. (1966) A study of the bonding Properties of Sulphur in Bornite, The Canadian Mineralogist, 9, 85-94
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.