La termino Bordomaro havas diferencajn signifojn. Ĉe unu el ili la termino egalas al teritoriaj akvoj.[1] Ĉe alia la termino indikas la koncepton de parte fermita maro apuda al aŭ amplekse malferma al malferma oceano, sed bordita de submaraj bordoj.[2] La difino de "Bordomaro" estas politike grava ĉar respegulas la povon de naciaj postuloj super rimedoj el la maro (kuŝejoj, fiŝkaptado, transporto, armeoj ktp.).[3]
Tutmondaj Bordomaroj
Fontoj diferencas pri kiuj maroj estas konsiderataj Bordomaroj same kiel ĉe kiu oceano preciza maro estas konsiderata Bordomaro. Ne estas definitiva aŭtoritato pri tiu afero.
Bordomaroj de la Arkta Oceano:
- Barenca Maro
- Boforta Maro
- Ĉukĉa Maro (separata de la Vrangela Insulo)
- Karaa Maro[4]
- Lapteva Maro (separata de Norda Lando kaj de la Novsiberiaj Insuloj)[5]
Bordomaroj de la Atlantika Oceano:
- Balta Maro[3]
- Kariba Maro[3]
- Manika Markolo
- Hudsona Golfo[2]
- Irlanda Maro (separata de Irlando)[3]
- Mediteranea Maro[3]
- Norda Maro (ĉe Britio)[3]
- Norvega Maro (ĉe Islando, la Ferooj, kaj la Ŝetlandaj Insuloj); kaj la Gronlanda Maro[3]
- Skotiŝipa Maro (ĉe la Malvinoj, Sud-Georgio, kaj Sud-Sandviĉinsuloj)
- Argentina Maro
- Foje la Arkta Oceano mem estas konsiderata Bordomaro de la Atlantiko.[3][6]
Bordomaroj de la Hinda Oceano:
- Andamana Maro (separata de la Andamanoj kaj Nikobaroj).[7]
- Arabia Maro
- Bengala Golfo
- Java Maro (separata de Grandaj Sundaj Insuloj)
- Persa Golfo[3]
- Ruĝa Maro[3]
- Maro de Zanj (historia ento ĉe la sudorienta afrika marbordo inkludanta la Maskarenojn)
Bordomaroj de la Mediteranea Maro:
- Adriatika Maro
- Egea Maro
- Alborana Maro
- Baleara Maro
- Nigra Maro[3]
- Kreta Maro
- Ionia Maro
- Ligura Maro
- Mirtoa Maro
- Traka Maro
- Tirena Maro
Bordomaro de la Nigra Maro:
Bordomaroj de la Pacifika Oceano:
- Beringa Maro (separata de Aleŭtoj)
- Sulavesa Maro[3]
- Korala Maro (ĉe Salomonoj kaj Vanuatuo).[3]
- Orientĉina Maro (ĉe Rjukju-insularo)
- Filipina Maro (ĉe Ogasavaroj, la Marianoj, kaj Palaŭo)
- Maro de Chiloé (ĉe Insulo Chiloé, Ĉilio)
- Japana Maro (ĉe Japanio)[3]
- Oĥotska Maro (ĉe Kuriloj kaj Kamĉatko)
- Sudĉina Maro (ĉe Filipinoj)[3]
- Sulua Maro[3]
- Tasmana Maro (inter Aŭstralio kaj Novzelando)
- Flava Maro (ĉe Koreio)[2]
Bordomaro de la Suda Oceano:
La Kariba Maro estas foje difinita kiel Bordomaro ,[3] foje kiel mediteraneeca maro.[2]
Referencoj
- ↑ George M. Cole. (21-a de marto 1997) Water boundaries. John Wiley and Sons, p. 137–139. ISBN 978-0-471-17929-0.
- 1 2 3 4 American Congress on Surveying and Mapping. (1994) Glossary of the mapping sciences. ASCE Publications, p. 469. ISBN 978-0-7844-0050-0.
- 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 James C. F. Wang. (1992) Handbook on ocean politics & law. Greenwood Publishing Group, p. 14–. ISBN 978-0-313-26434-4.
- ↑ Kara Sea, Encyclopædia Britannica
- ↑ Laptev Sea, Encyclopædia Britannica
- ↑ Longhurt, Alan R.. (2007) Ecological Geography of the Sea. Academic Press, p. 104. ISBN 978-0-12-455521-1.
- ↑ Andaman Sea, Encyclopædia Britannica