Por samtitola artikolo vidu la paĝon Opalo (apartigo).
Bordo Opala
france Côte d'Opale
Bildo.
Kabo Gris-Nez, inter Bulonjo kaj Kalezo.
Lando  Francio
Région Nordo-Kaleza Markolo
Departementoj Pas-de-Calais, Nord
Protektita(j) areo(j) Regiona naturparko Kaboj kaj Marĉoj Opalaj
Koordinatoj 50° 43′ 35″ N  36′ 53″ O / 50.7264 °N, 1.6147 °O / 50.7264; 1.6147 (Bordo Opala
france Côte d'Opale)
(mapo)Koordinatoj: 50° 43′ 35″ N  36′ 53″ O / 50.7264 °N, 1.6147 °O / 50.7264; 1.6147 (Bordo Opala
france Côte d'Opale)
(mapo)
Longo 120 km[1]
Finpunktoj Landlimo inter Belgio kaj Francio (nordoriente)
Berck (sudokcidente)
Bordotipoj Plaĝoj, dunoj, klifoj...
Ĉefaj plaĝoj Berck, Le Touquet, Hardelot, Wimereux, Wissant
Rivero(j) Aa, Liane, Canche, Authie
Kabo(j) kaj duoninsulo(j) Kabo Gris-Nez, Kabo Blanc-Nez
Haveno(j) Bulonjo, Kalezo, Dunkerko, Étaples
Nomorigino Édouard Lévêque februare 1911

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

(Vidu la situon sur mapo : Francio)
Bordo Opalafrance Côte d'Opale

Map

Topografia mapo de Bordo Opala kaj de la Golfo de Somme.

Bordo Opala (france: Côte d'Opale, t.e. Marbordo de Opalo) estas marborda regiono de Francio proksima al Belgio, situanta fronte al la sudorientaj klifoj de Britio, borderanta la Manikan Markolon kaj la Nordan Maron.

Origino kaj derivado de la nomo

Édouard Lévêque, pentristo de Le Touquet-Paris-Plage, verkisto, botanisto, estas la inventinto de la nomo « Côte d'Opale » en februaro 1911. Li tiel nomis la marbordon inter Le Crotoy kaj Équihen-Plage, omaĝe al ties tre aparta kaj ŝanĝiĝema lumo[2].

Geografio

Nun, la nomo « Côte d'Opale » kovras la marbordon de la arondismentoj Dunkerko, Kalezo, Saint-Omer, Boulogne-sur-Mer kaj Montreuil[3], t.e. 120 km de marbordoj inter la belga landlimo kaj la limo kun la regiono Pikardio (je la nivelo de Berck).

La grandaj urboj estas Dunkerko, Kalezo kaj Bulonjo. Pro sia centra pozicio, Boulogne-sur-Mer estas konsiderata de multaj kiel la « ĉefurbo de Bordo Opala »[4],[5].

Geologio, reliefoj kaj pejzaĝoj

La pejzaĝoj de Bordo Opala estas diversaj : plaĝoj, dunoj, marĉoj, deltoj, klifoj kaj enlandaj medioj.

Grandaj klifoj situas inter Kalezo kaj Bulonjo : Kabo Blanc-Nez, kulminanta je 132 m kaj Kabo Gris-Nez, je 50 m. Tiu ĉi kabo estas la plej proksima punkto de la franca marbordo al Anglio.

Medio kaj ekologio

Dunoj kaj plaĝo apud Le Touquet, inter la riveroj Canche kaj Authie

Klimato

Bordo Opala havas tre veran oceanan klimaton. La vintroj estas dolĉaj kaj la someroj malvarmetaj. La tagoj kun prujno kaj neĝo estas malmultaj. La teritorio estas forte submetata al ventoj dum la tuta jaro, kio malstabiligas la veteron.

Ekonomio

Boulogne-sur-Mer estas la unua fiŝkapta haveno de Francio sed ankaŭ grava komerca haveno. Siaflanke Kalezo, estas la unua haveno en Eŭropo por interŝanĝoj kun Britio.

Turismo

Banurboj

Jen la banurboj de Bray-Dunes (norde) ĝis Berck (sude) :

Naturlokoj

  • Nacia natura rezervejo de Duno Marchand ; (Dunes de Flandres)
  • Fosilia duno de Ghyvelde ; (Dunes de Flandres)
  • Nacia natura rezervejo de Platier de Oye
  • Kabo Blanc-Nez
  • Golfo de Wissant
  • Kabo Gris-Nez
  • Pinto de Anseroj
  • Dunoj de Écault
  • Ŝtatbiena arbaro de Écault
  • Monto Saint-Frieux
  • Natura rezervejo de la Golfo de Canche
  • Pinto de Touquet
  • Golfo de Authie
  • Sangatte

Literaturo

  • Élisabeth Bourgois
  • Michel Quint, aŭtoro de la libro, kiu inspiris la filmon "Effroyables jardins"
  • Nadine Ribault

Pentristoj

Multaj pentristoj tie pentris ĝiajn pejzaĝojn kaj lumon.

  • Éric Alibert
  • Maurice Boitel
  • Eugène Boudin
  • Carolus-Duran
  • Pierre Carrier-Belleuse
  • Adrien Demont
  • Virginie Demont-Breton
  • Eugène Chigot
  • Édouard Lévêque
  • Édouard Manet
  • William Turner kies pentraĵo La plage de Calais à marée basse estis eldonita kiel poŝtmarko

Fotistoj

  • Pascal Morès

Muzikistoj

  • Richard Galliano
  • Bruno Mursic
  • Marc Gosselin
  • Didier Lockwood
  • Les Mauvaises Langues
  • Raoul de Godewarsvelde
  • Marcel kaj son orchestre

Reĝisoroj

Festoj

  • Festivalo de Borda Opala
  • Internaciaj rekontiĝoj de kajtoj de Berck
  • Marfesto de Boulogne-sur-Mer

Por pliaj informoj

Bibliografio

Vidu ankaŭ

  • Regiona naturparko Kaboj kaj Marĉoj Opalaj
  • Natura rezervejo de la Golfo de Canche
  • Listo de banurboj de Francio
  • Le Trail de la Côte de Opale
  • Marurbo Wimereux

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. Bordo Opala, en Pas-de-Calais, kun la oficejo pri turismaj evoluigo kaj rezervadoj de Pas-de-Calais en www.pas-de-calais.com, alirita la 24-an de marto 2013
  2. Le Touquet-Paris-Plage komence de ties nova jarcento, eld. "Flandres-Artois-Côte d'Opale", aŭgusto 1982, 22 paĝoj
  3. Interretejo de la multparta oficejo de Bordo Opala, alirita la 31-an de aŭgusto 2007
  4. Saporoj kaj farscio Arkivigite je 2013-06-04 per la retarkivo Wayback Machine en www.ville-boulogne-sur-mer.fr
  5. Transmanika haveno de Boulogne-sur-Mer Arkivigite je 2013-04-24 per la retarkivo Wayback Machine en www.portboulogne.com
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.