Bonyhád [bonjhAd] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Bonyhád, kies centro estas. La nomo de Bonyhád venas de la transilvania Gyula, kies unu el la filoj nomiĝis Bonyha.
Bonyhád | |||
|
|||
Areo | 72 km² (7 200 ha) | ||
---|---|---|---|
Loĝantaro | 14 370 | ||
Poŝtkodo | 8053 | ||
Telefona antaŭkodo | 74 | ||
Vikimedia Komunejo: Bonyhád | |||
Retpaĝo: www.bonyhad.hu | |||
Situo
Bonyhád situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Pécs, laŭ fervojo Dombóvár-Baja.
Historio
Pli frue keltoj vivis tie. La loko akiris en 1782 la titolon kampurbo kune kun foirrajto. Bonyhád urbiĝis en 1977, nun al ĝi apartenas administre la vilaĝoj Alsóbörzsöny, Börzsöny, Majos, Tabód kaj Ladomány.
En la komunumo plenkreskis Mór Perczel, grava persono en la liberecbatalo de 1848. Tie vivis kaj laboris inter 1819 kaj 1826 Mihály Vörösmarty, kiel hejma instruisto de la Perczel-familio. En 1942 ekis el Bonyhád tutlanda antifaŝista movado kun nomo Fidele al la Patrujo.
La emajlizan uzinon fondis en 1909 Béla Perczel kiel domeno-uzinon. Ekde 1913 ĝi funkcias kiel Hungara Emajlizejo kaj Metalaĵ-fabriko. Oni ekproduktis emajligitajn tabulojn, anonctabulojn en 1922, la ujoproduktado ekis en 1923. Bonyhád urbiĝis en 1977. Nuntempe la plej grava uzino estas ŝuo-uzino.
Vidindaĵoj
- Preĝejo de Senmakula Koncipiĝo (Bonyhád)
- kalvinana kaj luterana preĝejoj
- Malnova sinagogo de Bonyhád
- Nova sinagogo de Bonyhád
- Kastelo de Bonyhád aŭ Kastelo de Perczel (nuntempa urba biblioteko)
- termala banejo
Famuloj
En Bonyhád naskiĝis kaj mortis militestro Mór Perczel.
En Bonyhád naskiĝis:
- agronomo László Dióssy
- aktoro Piroska Szabados
- bestokuracisto István Barabás (bestokuracisto)
- biologo Zoltán Nusser
- ekonomikisto József Popp
- Ferenc Virág (episkopo)
- fizikisto Sándor Katz
- kalvinana pastro István Pap (Bilkei)
- kemiisto László Hargitai
- komponisto Mátyás Engesszer
- koreografo Beáta Lőrincz
- kuracistoj István Gáti, Tivadar Huth kaj Ödön Rajka
- Sándor Mészáros (literaturisto)
- ministro Béla Perczel
- naĝisto Tamás Kenderesi.
En Bonyhád mortis:
Ĝemelurboj
- Wernau, Germanio
- Tvrdošovce, Slovakio
- Hochheim am Main, Germanio
- Jastrowie, Pollando
- Treuchtlingen, Germanio
- Panĉevo, Serbio
Eksteraj ligiloj
hungarlingva retejo Arkivigite je 2005-03-02 per la retarkivo Wayback Machine