Bongaigan | |||
---|---|---|---|
City in India • setlejo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 29′ N, 90° 34′ O (mapo)26.4890.56Koordinatoj: 26° 29′ N, 90° 34′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 53 m [+] | ||
Areo | 14 km² (1 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bongaigaon [+] | |||
Bongaigan, asame: বঙাইগাঁও estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en nordokcidenta parto de subŝtato Asamo, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.
Etimologio
Laŭ la tradicio la loknomo devenas de la vortoj 'bon' (sovaĝa) kaj 'gai' (bovino), ĉar en la pasinteco la sovaĝaj bovinoj ofte estis minaco por la vilaĝanoj.
Demografio
En 2011 Bongaigan havis 139 650 (laŭ Germanlingva Vikipedio 58 939) da loĝantoj kun legopovo 88%, signife pli alte, ol la landa averaĝo.
Geografio
Bongaigan situas sur ebenaĵo en baseno de Bramaputro ĉe rivero en averaĝa alteco de 63 metrojn. Alipurduar troviĝas 100, subŝtata sidejo Dispur 132, Guvahati 133, Ŝilongo 171, Nagoan 215, Tezpur 224, Kolkato 490, tutlanda ĉefurbo Delhio 1332, Mumbajo 1997 kilometrojn (aere) .
Historio
La areo estis regita de hinda-mongoloida etno de la 16-a jarcento ĝis fino de la princa ŝtato en 1956. La municipo formiĝis en 1977. Teroristoj eksplodis en 1989, mortis 17 homoj kaj vundiĝis almenaŭ 48.
Ekonomio
Bongaigaon estas centro de la regiona petrokemia industrio jam ekde 1908. La urbego hodiaŭ evoluis por esti komerca centro, sed ankaŭ la turismo estas signifa. Multaj laboras en la servoindustrio.
Religioj
La hinduoj plimultas kun 91%, poste islamanoj sekvas ĉirkaŭ 6%.
Lingvoj
En Bongaigan la oficialaj lingvoj estas la asama, bodoa kaj angla lingvoj. Oni parolas bengale (36%), asame (25%), hindie (13%), krome en pluraj aliaj lingvoj.
Eduko
En Bongaigan kelkaj altlernejoj funkcias.
Klimato
Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Bongaigan situas parte en humida subtropika klimato (Cwa), parte en tropika savana klimato (Aw) kun influo de musono. Jare pluvas averaĝe 1716 1716 mm, en ĉiuj monatoj pluvas sed tre ofte dum musono inter aprilo-septembro. La temperaturo varias inter 19-29 °C, vintre kelfoje jam mezuris eĉ sub frostopunkto.
Trafiko
Bongaigan havas 2 stacidomojn kaj 3 fervojajn liniojn (unu linio trairas la riveron), krome 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. Aparta ponto helpas la trafikon ekde 1962. La plej proksima enlanda, ankaŭ internacia flughaveno funkcias en Guvahati.
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj
- horloĝa turo
- monumento
- proksime naturrezervejo
Fontoj
- WikiTrans