- La mallongigo VS en Saxon VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Saxon. |
Saxon | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Saxon | |||||
Saxon | |||||
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Valezo | ||||
Distrikto | Martigny | ||||
Koordinatoj | 46° 9′ 0″ N 7° 10′ 30″ O / 46.15000 °N, 7.17500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 0″ N 7° 10′ 30″ O / 46.15000 °N, 7.17500 °O (mapo) | ||||
Areo | 23,23 km² | ||||
Alteco | 533 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1907 | ||||
Komunumkodo | 6141 | ||||
Situa mapo de Saxon | |||||
Saxon estas komunumo en la distrikto Martigny en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 4698 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
La komunumo Saxon situas en la franclingva Suba Valezo, oriente de la urbo Martigny ĉe la suda bordo de la rivero Rodano La komunumo konsistas el la vilaĝoj Saxon kaj Gottefrey kaj la setlejoj Bonatry, Boveresse, La Luy, L'Arbarey, Le Fa, Le Pérose, Les Oies, Le Vaco, Pierre Besse, Sapainhaut kaj Tovassière. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,23 km², de kiuj 49,4 % estas kovritaj de arbaro, 31,7% servas por agrikulturo kaj 10,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Saxon limas en nordo al Saillon, en oriento al Riddes, en sudsudoriento al Bagnes, en sudsudokcidento al Vollèges, en okcidento al Charrat, kaj en nordokcidento al Fully.
Trafiko
Tra Saxon pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj laŭ la norda limo la svisa aŭtovojo A9, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Siono.
Historio
La unua dokumenta mencio de Saxon datiĝas el la jaro 1153 kiel de Saxone. Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj objektoj el la bronzepoko kaj pladaj tomboj kaj moneroj el la epoko de la merovingoj. Dum mezepoko en Saxon ekzistis burgo, de kiu restis nur la turo. Saxon estis kune kun Entremont vicsenjorujo kaj poste senjorujo de la eklezio, kiun la militistoj de Saxon de 1163 ĝis 1352 administris kiel feŭdo. En la jaro 1263 Saxon frariĝis savoja subvoktejo, kiu en la jaro 1475 estis konkerita de kaj submetita al la Supraj Valezaj Dekonoj kaj atribuita ĝis la Helveta Revolucio de 1798 administra al la Voktejo Saint-Maurice kaj armee al la Flago de Entremont.[3]
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Saxon
- Saxon (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Saxon – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|