
Bokaro | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 827013 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 40′ N, 86° 9′ O (mapo)23.6786.15Koordinatoj: 23° 40′ N, 86° 9′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 210 m [+] | ||
Areo | 183 km² (18 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bokaro, oficiale Ŝtala Urbo Bokaro hindie बोकारो prononco estas planita urbego en nordorienta Barato, en orienta parto de subŝtato Ĝarkando, en la samnoma distrikto Bokaro, kie ĝi estas ties sidejo.

Demografio
En 2011 Bokaro havis 413 934 (kun la aglomeraĵo 563 417, kun la plena urbaro 1 100 000) da loĝantoj kun legopovo 85%, pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio
Bokaro situas sur montetaro laŭ averaĝa alteco de 210 m super la marnivelo. Dhanbad troviĝas 34, Purulia 44, Asansol 84, subŝtata ĉefurbo Ranĉio 88, Kolkata 259, tutlanda ĉefurbo Delhio 1048, Mumbajo 1473 kilometrojn (aere) .
Historio
Vilaĝo Marafari estas la plej malnova komunumo en la nuna areo de Bokaro dum la Mogola Imperio. La planita urbo iĝis fama pro la metalurgia fabriko en kunlaboro kun Sovetunio kaj aperis kiel komerca, industria, sanserva, sporta, eduka kaj entreprena centroj. La ŝtalfabriko estis konstruita en 1965.
Ekonomio
Bokaro kuŝas sur mineralriĉa montetaro kun karbaj kaj gasaj tavoloj. Tie troviĝas unu el la plej gravaj karbominejoj de Barato. En la urbego oni produktas ŝtalojn. La ŝtalfabriko estis establita kun la kunlaboro de Sovetunio. Oni produktas ankaŭ cementojn. La agrikulturo dependas de la musonoj.
Lingvoj
En Bokaro la plej uzataj lingvoj estas la hindia (35,4%), la khorta (25,5%), la magaha (10%), la urdua (6,7%), la bengala (6%), la santalia (5,5%) kaj la maitila (3,5%), sed ankaŭ rusoj kaj ĉinoj loĝas kaj laboras en la urbego pro la ŝtalfabriko.
Eduko
En Bokaro la plej altnivela eduko okazas en 3 altlernejoj.
Klimato
En Bokaro jare pluvas meze po 1291 mm. Precipe dum la musono pluvas.

Trafiko
Bokaro havas fervojan kontakton. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La mapo montras loke flughavenon (sen servo), la plej proksima flughaveno funkcias ĉe Ranĉio.
Vidindaĵoj
- diversaj preĝejoj
- bestoĝardeno
Fontoj
- WikiTrans




