Bohaj-maro | |
---|---|
bordomaro • maro [+] | |
Akvejo | Flava maro |
Koordinatoj | 38° 42′ 0″ N, 119° 54′ 0″ O (mapo)38.7119.9Koordinatoj: 38° 42′ 0″ N, 119° 54′ 0″ O (mapo) |
Areo | 77 000 km² (7 700 000 ha) [+] |
Bohaj-maro | |
Vikimedia Komunejo: Bohai Sea [+] | |
maro
La Bohaj-maro (ĉine 渤海, pinjine: Bó Hǎi; antikvamode: Zhili-golfo) estas la plej interna golfo de la Flava Maro (kiu estas laŭvice parto de la Orientĉina Maro) sur la marbordo de nordorienta Ĉinio. Ĝi disiĝas de la Flava Maro de la Ŝandonga duoninsulo sude kaj la Liaodong-a duoninsulo norde. La plej okcidenta parto ĉe la urbo Tanggu nomatas Bohaj-golfo.
Pro sia proksimeco al Pekino, Tjanĝino kaj la havenurboj de Ljaŭningo kaj Ŝandongo, ĝi estas unu el la plej trafikataj maroj en la mondo. La geografia loko ĉirkaŭiganta la maron estas ekonomie la plej grava regiono en la tuta Ĉina Popola Respubliko, kaj la industrio tie estas kreskiĝanta je freneza rapido.
La Flava Rivero elfluas al la Bohaj-maro, kaj la Granda Ĉina Muro finiĝas ĉe la marbordo.