Ne miskomprenu kun Bogyiszló!
Bogyoszló (bodjoslO) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Csorna.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9324
- Telefonkodo: 96
- Areo: 26 km²
- Loĝantaro: 650
- Koordinatoj: 47°33′42″N 17°11'11″E
Situo
Bogyoszló situas sur ebenaĵo laŭ flankovojoj, ĉefvojo kaj fervojo inter Kapuvár kaj Csorna estas ne tro for. Csorna troviĝas 10, Kapuvár 15, Fertőd kaj Fertőszentmiklós po 18 km.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1228. En 1594 la turkoj faris senhoma la vilaĝon dum jardeko. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kuracejo.
Vidindaĵoj
Bogyoszló havas romkatolikan klasikisman preĝejon de 1836 kaj golgoton.
Famuloj
En Bogyoszló naskiĝis ekonomikisto Kálmán Szabó.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.