Bogiĉ NOVELJIĈ (naskiĝis en 1908, mortis en junio 1974 en Titograd, Jugoslavio) estis jugoslava esperantisto, emerita lerneja direktoro, aktivulo en la Movado depost 1932. Li gvidis kursojn, fondis la lokan kaj regionan E-organizaĵojn kaj kunredaktis la tradukon de la fama epopeo de P.P. Njegoŝ La Montara Krono (1970).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.