Bogdanci | |||
---|---|---|---|
| |||
urbeto | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | sudokcidenta regiono | ||
Komunumo | opština Bogdanci | ||
Poŝtkodo | 1484 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 031 (1994) [+] | ||
Loĝdenso | 53 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 12′ N, 22° 34′ O (mapo)41.20305555555622.572777777778Koordinatoj: 41° 12′ N, 22° 34′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 67 m [+] | ||
Areo | 114,54 km² (11 454 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bogdanci [+] | |||
Bogdanci (makedone Богданци) estas urbo situanta en la sudorienta parto de Norda Makedonio en la Sudorienta regiono. Ĝi estas la administra centro de la Opština Bogdanci. Laŭ la censo de 2002 loĝas ĉi tie entute 6011 homoj.
Loko, priskribo
La urbo situas en alteco de 90 - 150 m sur la dekstra bordo de la rivero Luda Mara. La rivero fluas de la artefarita lago Paljurci, kiu situas ĉirkaŭ 3,5 km oriente de la urbo. Oriente, ĉirkaŭ 7 km de la urbocentro, la alteco atingas ĉirkaŭ 650 m. La areo de la urbo estas ĉirkaŭ 67 km².
La regiona vojo R1109 trapasas la urbon, kiu kondukas de la urbo Gevgelija al la urbo Valandovo kaj al la lago Dojran.
Loĝantaro, ekonomio
Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 6011 homoj.
Ekzistis 5 761 makedonoj (95,8 %), 176 serboj (2,93 %), 48 Turkoj (0,8 %) kaj 26 aliaj.
La urbo havas bazlernejon kaj mezlernejon.
Ekzistas ankaŭ du preĝejoj - la katolika Sankta Cirilo kaj Metodio kaj la ortodoksa "Sankta Atanasio".
Bogdanci kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estas ĉefe konataj pro la produktado de fruaj legomoj. Nuntempe ankaŭ ĉi tie evoluas industria produktado.
Referenco
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Богданци en la makedona Vikipedio.
Statistikoj: http://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf
Pluaj fotoj
- Loko de la urbo en la komunumo.
- Bogdanci - Preĝejo Sankta Atanasio
- Bogdanci ventoturbinaro