Bogdása [bogdAŝa] (kroate Bogdašin) estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sellye.
Bazaj informoj
- Areo: 21 km²
- Loĝantaro: 300
- Poŝtkodo: 7966
- Telefonprefikso: 73
Situo
Bogdása situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Villány-Barcs, kiu ĝis 2007 funkciis. Sellye troviĝas 6, Szigetvár 24, Szentlőrinc 29, Pécs 51 km-ojn for.
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1266. Dum la turka erao la komunumo senhomiĝis, en la 19-a jarcento germanoj kaj sudaj slavoj refondis la vilaĝon. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
En Bogdása migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- romkatolika gotika Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Bogdása) el la 15-a jarcento, en 1748 barokigita
- kalvinana klasikisma preĝejo de 1834
- Nacia parko Danubo-Dravo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.