Bodrogkisfalud (bodrogkiŝfalud) estas vilaĝo kaj municipo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Tokaj. La nomo signifas: Bodrog-malgranda-vilaĝo.
- Areo: 15 km²
- Alto super marnivelo: 103 m
- Loĝantaro: 1010
- Poŝtkodo: 3917
- Telefonprefikso: 47
Situo
Bodrogkisfalud situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Bodrog, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Sátoraljaújhely. Tokaj troviĝas 7, Szerencs 15, Sárospatak 27, Miskolc 50 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1220 en formo "Kysfalud". En la 16-a jarcento la turkoj bruldetruis la vilaĝon. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo senhomiĝis. Inter 1950-1991 Szegi kaj Bodrogkisfalud estis unuigita komunumo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto, gastejo.
Vidindaĵoj
- kalvinana preĝejo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna
Famuloj
En Bodrogkisfalud naskiĝis:
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.