Bodoc [bodok] (hungare: Sepsibodok ŝepŝibodok) estas komunumo en Rumanio laŭ la rivero Olt nordoriente de Sfântu Gheorghe. Administre apartenas al ĝi Olteni (Bodoc), Zălan.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 965 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1 332 (96% hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Gravaj personoj
- Miklós Mikó (23-a de marto 1597 – samloke, 18-a de februaro 1668): bienulo, memuaristo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.