Bobby Henderson
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1980 (1980-07-18) (43-jaraĝa)
en Roseburg
Religio Pastafarismo vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Roseburg High School Oregona Ŝtata Universitato vd
Profesio
Okupo akademiulo verkisto fizikisto vd
Verkado
Verkoj Fluganta Spagetmonstro 
La Evangelio de la Fluganta Spagetmonstro 
Pastafarismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Bobby HENDERSON (naskiĝis la 18-an de julio 1980 en Roseburg, Oregono, Usono) estas usona fizikisto kaj verkisto. Per sia en 2006 publikigita libro The Gospel of the Flying Spaghetti Monster ("La Evangelio de la Fluganta Spagetmonstro") li kreis parodion de pseŭdoreligio, kies konceptoj per la centra motivo de Fluganta Spagetmonstro estas daŭrigata per multaj subtenantoj aŭ "adeptoj". La parodio celas montri la laŭ lia juĝo absurdecon de la religieca koncepto de “inteligenta dezajno”, kiu provas klarigi biologion sen la teorio de evoluado kiun publikigis Charles Darwin. En la publika diskuto en Usono pri postuloj, instrui tiun pseŭdokristanan "koncepton de biologio" paralele al la terorio de evoluado en lernejaj lecionoj de biologio, Bobby Henderson havas klare natursciencan pozicion.

Li studis fizikon en la Ŝtata Universitato de Oregono kaj finis la studon en 2003 per bakalaŭra grado.

Verkaĵoj

  • Gospel of the Flying Spaghetti Monster, eldonejo Harper Collins Publishers (la 7-an de aŭgusto 2006), ISBN 978-0007231607[1]

tradukoj al pluraj lingvoj, inter alie

  • germane: Das Evangelium des Fliegenden Spaghettimonsters, eldonejo Manhattan-Verlag 2007, ISBN 978-3-442-54628-2
  • france: L'Évangile du Monstre en spaghettis volant, eldonejo Le Cherche midi, la 12-an de marto 2008, ISBN 2749111188

Notoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.