Boadilla de Rioseco | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34349 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 99 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 11′ N, 4° 58′ U (mapo)42.178055555556-4.9683333333333Koordinatoj: 42° 11′ N, 4° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 777 m [+] | ||
Areo | 51,27 km² (5 127 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Boadilla de Rioseco [+] | |||
Boadilla de Rioseco [boaDIlja derioSEko] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Boadilla de Rioseco estas komprenebla etimologie kiel Oksejeto de Seka Rivero; tiukadre aperas okso en la blazono.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 51,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 114 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 250 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 51 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Ĝi estas inter Villalón de Campos, Villada y Cisneros. La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte apartenanta al la Reto Natura 2000.
Historio
Estas restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Frua mencio estis “Bovatella in Rido seco”.
El la domaro Caserío de Benavides devenas la kreado de la loĝloko; tiu estis iam monaĥejo nomita Real Monasterio de Santa María de Benavides, fondita en la 12-a jarcento en 1169 fare de la grafino Estefanía Ramírez. En 1179 estis monaĥoj cisteraj el la Monaĥejo de Valverde de Campos kaj dekomence nomiĝis Santa María de Valverde de Boadilla, de kie estis derivata la nomo de la zono en kiu ĝi estas: Valverde. La monaĥejo pintis ĉirkaŭ 1254 favore de la nobelo Rodrigo González Girón kiu estis ĉefservisto de la reĝo Fernando la 3-a.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la du preĝejoj.