Božena Němcová | ||
---|---|---|
![]() Božena Němcová | ||
Persona informo | ||
Božena Němcová | ||
Naskonomo | Barbora Novotná | |
Naskiĝo | 4-a de februaro 1820 en ![]() | |
Morto | 21-a de januaro 1862 en ![]() | |
Tombo | tombejo de Vyšehrad vd | |
Nacieco | ĉeĥino | |
Etno | ĉeĥoj vd | |
Lingvoj | ĉeĥa • germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio vd | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | Johann Pankl vd | |
Patrino | Terezie Panklová vd | |
Edz(in)o | Josef Němec vd | |
Infanoj | Karel Němec • Theodora Němcová • Jaroslav Němec • Hynek Němec vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkistino | |
Laborkampo | rural literature • poezio • Ĉeĥlingva literaturo • Nacia renaskiĝo • Czech prose vd | |
Verkado | ||
Temoj | fabeloj, rakontoj | |
Verkoj | Babička (Avinjo, 1856) Avinjo rete en pdf | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Božena NĚMCOVÁ (naskiĝis la 4-an de februaro 1820, mortis la 21-an de januaro 1862) estis ĉeĥa verkistino, la plej ŝatata ĉeĥa aŭtoro de la 19-a jarcento.
La infanoj amas ŝiajn Fabelojn (kelkaj esperantigitaj), plenkreskuloj ŝian 200-paĝan rakonton Avinjo (esperantigita), en kiu la aŭtorino rememoras sian infanaĝon, kiam ŝin kaj ŝiajn gefratojn edukis avino, simpla, sed saĝa vilaĝa virino. Ankaŭ pro la lingvaĵo estas la libro konsiderata ĉefverko de la ĉeĥa literaturo, tial ĝi estis esperantigita jam en 1914.
Verkoj
- Babička (Avinjo, 1856)
- Podhorská vesnice (Submontara vilaĝo, 1856)
- Divá Bára (Sovaĝa Bara)
- Karla (Karla)
- V zámku a podzámčí (En kastelo kaj subkastelejo)
- Chudí lidé (Malriĉaj homoj)
- Chyže pod horami (Kabano sub la montoj)
- Pan učitel (Sinjoro instruisto)
- Národní báchorky a pověsti (Naciaj fabeloj kaj mitoj)

Monumento en Prago
En Esperanto
- Avineto (Časopis českých esperantistů, 1909-1914, 1921, tr. Vladimír Tobek, Karel Procházka)
- Homo (La Progreso, 9/1918)
- El privata korespondaĵo (tr. Tomáš Pumpr, en Ĉeĥoslovaka Antologio, 1935)
- Punita orgojlo (tr. Josef Vondroušek, manuskripto)
- Princido Bajaja (tr. Josef Vondroušek, manuskripto)
- Pri stulta Joĉjo (tr. Miroslav Malovec)
- Pri malsaĝa Hanĉjo (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 2/2003, p. 4-7)
- Ne tiom oro kiom salo valoras (tr. Valda Vinař. en Ĉeĥaj fabeloj, 1962)
- Salo pli valoras ol oro (tr. A. Hejnová, La Progresanto, 7-8, 1958)
- Diablo kaj Kaĉa (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 2/2005, p. 4-7)
- Fabelo pri la koketo kaj la kokineto (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 1/2002, p. 5)
- Fabelo pri mielkuka dometo (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 1/2003, p. 7-8)
- Pri virkato, virkoko kaj falĉilo (tr. Jiří Patera)
- Saĝa montaranino (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 3/2003, p. 6-9)
- Saĝa oraĵisto (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 3/2005, p. 2-4)
- Prunto por repago (tr. Jiří Patera, Bulteno EK Praha, 2/2009, p. 21-22)
- Onklo Matiaso (tr. Jiří Patera, Bulteno EK Praha, 1/2001, p. 15)
- Pri Peĉuleto (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 2/2001, p. 9-10)
- Kiu estas pli malsaĝa (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 2/2001, p. 10-11)
- Fabelo pri Fingreto (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 3/2001, p. 10-11)
- Kiel Hanĉjo lernis latinlingve (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 4/2001, p. 8-9)
Pri Božena Němcová
- František Halas: Portreto de Nia sinjorino (El "Nia Sinjorino Božena Němcová", tr. Jiří Kořínek, manuskripto, MUZ-24)
- Adolf Hoffmeister: Božena Němcová - Malgranda biografio (tr. J. M. Havlík, poemon de J. Seifert: Jiří Kořínek, 1963)
- Jaroslav Seifert: La ventumilo de Božena Němcová (tr. Jiří Kořínek, en: Malgranda biografio)
- Věra Ludíková: Honoro al Božena Němcová (tr. Jiří Patera, Bulteno de EK Praha, 2/2012)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.