Pina arbaro | |
ĉeĥe: Boří les, germane: Föhrenwald | |
arbaro | |
Boří les, disvojiĝo Aleo de Ladná | |
Oficiala nomo: Boří les | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distrikto | Distrikto Břeclav |
Administra municipo | Břeclav |
Historia regiono | Moravio (ĝis la jaro 1920 Malsupra Aŭstrio) |
Parto de | Valticio |
Konstruaĵoj | Kapelo de sta Huberto, Templo de Diana |
Situo | Boří les |
- koordinatoj | 48° 45′ 23″ N 16° 48′ 35″ O / 48.75639 °N, 16.80972 °O (mapo) |
Valego | Malsupramoravia valego |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Boří les | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Boří les (germane Theimwald, ankaŭ en laŭvorta traduko Föhrenwald) estas artefarita arbara komplekso en Ĉeĥio en sudo de Moravio (historie Malsupra Aŭstrio) inter Valtice kaj Břeclav. Per sudorienta terlango ĝi interkovras en Aŭstrion al katastro de Bernhardsthal (kiel Föhrenwald).
Ĝi estas konsisto de Areo de Lednice-Valtice. Ĝi estis fondita de familio de Liĥtenŝtejnidoj sur nefekunda teraso. Kreas ĝin plejparte varmamaj foliaj lignaĵoj kaj pinoj. Troviĝas en ĝi saletoj Templo de Diana, Sankta Huberto kaj Tri Gracioj. Surrande de la arbaro apudanta al Poštorná ekde la 19-a jarcento oni minis ceramikajn argilojn.
Boří les[1] nomiĝas ankaŭ apuda fervoja stacio n-ro 332155, kiu troviĝas en katastra teritorio Poštorná, la loka parto de Břeclav. La stacio situas sur fervojlinio Břeclav - Znojmo, el kiu deflankiĝas fervojlinio ĝis Lednice kaj estas enkonektita en ĝin branĉtrako de kompanio Fosfa.
Soldata historio
Laŭlonge laŭ cirkvito de la arbaro troviĝas vico de konstruaĵoj de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj el fino de la 1930-aj jaroj.
En sudorienta parto de la arbaro, precipe en spaco inter fervojlinio 246 kaj ŝoseo I/55 al limpasejo Poštorná/Reintal, ĝis hodiaŭ kuŝas granda kvanto de neeksplodigita municio, kiu ĉi tie estis disĵetita fine de la dua mondmilito dum likvido de municia fabriko.[2][3]
Etareaj protektitaj areoj en Boří les
- Nacia naturmemorindaĵo Rendez-vous
- Naturrezervejo Fiŝlago de Francisko
Pluaj fotoj
- Stacio Boří les
Referencoj
- ↑ (2013) Jízdní řád 2014, p. A14.
- ↑ KVH Moravský Žižkov: Poštorenská továrna na smrt
- ↑ Břeclavský deník: Boří les hrozí municí i 68 let po druhé světové válce