Biologia klasado | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||
Leucocarbo ( Brisson, 1760) | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La bluokulaj tufkormoranoj estas grupo de tre proksime rilataj taksonoj de kormoranoj. Ĉiu havas bluajn, purpurajn aŭ ruĝajn okulringojn (ne blua iriso); aliaj kunhavas karakterojn kiaj blankaj subaj partoj (almenaŭ ĉe kelkaj individuoj) kaj rozkolorajn piedojn.[1]
Priskribo
Ili troviĝas ĉe la plej malvarmaj partoj de la Suda Hemisfero, ĉefe ĉe suda Sudameriko, Antarkto, kaj Novzelando. Multaj estas endemiaj de malproksimaj insuloj. Determini kiuj tipoj estas specioj kaj kiuj estas subspecioj de pli grandaj specioj estas problemiga; variaj ĵusaj fakuloj agnoskis el 8 al 14 speciojn kaj situis ilin en varioj de genroj. La komunaj nomoj estas eĉ pli konfuzaj.
Specioj
Limigi tiun grupon laŭ Nelson sed atribui specilimojn laŭ HANZAB havigas la jenan speciliston, dividata en du "kompleksoj":
- Imperia tufkormorano aŭ Bluokula tufkormorano, Phalacrocorax atriceps
- Blankaventra tufkormorano aŭ Reĝa kormorano, Phalacrocorax (atriceps) albiventer
- Antarkta tufkormorano, Phalacrocorax (atriceps) bransfieldensis
- Sudgeorgia tufkormorano, Phalacrocorax (atriceps) georgianus
- Herdinsula tufkormorano, Phalacrocorax (atriceps) nivalis
- Krozeta tufkormorano, Phalacrocorax (atriceps) melanogenis
- Makvora tufkormorano, Phalacrocorax (atriceps) purpurascens
- Kergelena tufkormorano, Phalacrocorax (atriceps) verrucosus
- Reĝa tufkormorano, Phalacrocorax carunculatus
- Bronzkormorano, Phalacrocorax chalconotus
- Ĉathama tufkormorano, Phalacrocorax onslowi
- Aŭklanda tufkormorano, Phalacrocorax colensoi
- Kampbela tufkormorano, Phalacrocorax campbelli
- Buntia tufkormorano, Phalacrocorax ranfurlyi
Se Leucocarbo estas konsiderata distinga genro (kio probable postulus disigon de Phalacrocorax), ankaŭ la Guana kormorano apartenus ĉi tien; alternative, Leucocarbo povus etendiĝis al kelkaj amerikaj specioj (kiaj la Nefluga kormorano kaj la Roka tufkormorano).[2]
References
- ↑ Nelson, J. Bryan (2006), Pelicans, Cormorants, and Their Relatives: The Pelecaniformes, Oxford University Press, U.S.A., pp. 476–511, Plate 8, (ISBN 978-0-19-857727-0)
- ↑ Kennedy, M.; Gray, R.D. & Spencer H.G. (2000). The Phylogenetic Relationships of the Shags and Cormorants: Can Sequence Data Resolve a Disagreement between Behavior and Morphology? Molecular Phylogenetics and Evolution 17(3): 345-359. COI:10.1006/mpev.2000.0840 PDF plena teksto Arkivigite je 2007-04-18 per Archive-It