La Blua Fenestro (en la malta lingvo Tieqa Żerqa kaj en la angla Azure Window, "lazura fenestro") ĝis marto 2017 estis la plej rimarkinda vidindaĵo de la insulo Gozo en la Mediteranea maro. Ĝi troviĝis ĉe la okcidenta marbordo de la insulo, sur la teritorio de la komunumo San Lawrenz. Temis pri giganta truo en roko, kiu kliniĝis al la maro, ĝis kiam la 8-an de marto 2017 la blua fenestro dum ŝtormo plene frakasiĝis. Proksime de la Blua Fenestro troviĝas sala laguno, kiu nur tra roka tunelo estis konektita kun la maro.
![]() |
![]() |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.