Blučina | |||
germane Lautschitz | |||
municipo | |||
Placo de Svoboda kun urbodomo kaj mariana kolono | |||
|
|||
Oficiala nomo: Blučina | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Brno-provinco | ||
Administra municipo | Židlochovice | ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Moravio | ||
Situo | Blučina | ||
- alteco | 187 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 03′ 18″ N 16° 38′ 40″ O / 49.05500 °N, 16.64444 °O (mapo) | ||
Katastro | 16,67 km² (1 667 ha) Blučina | ||
Loĝantaro | 2 295 (2023) | ||
Denseco | 137,67 loĝ./km² | ||
Valego | Dija-svratka valego | ||
Plantaro | Vina vito | ||
Unua skribmencio | 1240 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 664 56 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0643 | ||
NUTS 5 | CZ0643 582859 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Blučina | |||
Retpaĝo: www.blucina.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Blučina (germane Lautschütz, pli poste Lautschitz) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Brno-provinco, en Sudmoravia regiono. Ĝi etendiĝas en Dija-svratka valego. Tra la norda rando de la municipo trafluas rivero Litava. Vivas ĉi tie 2 295 loĝantoj (2023).
Temas pri vinkultivada municipo en vinkultivada subregiono Velké Pavlovice.
Historio
La plej malnova ebla skribmencio pri lamunicipo troviĝas en falsaĵo de la fundamenta dokumento de rajhrada monaĥejo, kiu estis onidire skribota la 26-an de novembro 1048, sed hodiaŭ estas evidente, ke ĝi devenas el la 13-a jarcento. La unua fidinda historia mencio devenas en ŝirma privilegio eldonita de reĝo Venceslao la 1-a utile al tiŝnova monaĥejo de cistercianinoj kaj ĝiaj posedaĵoj, kies verecon la 7-an de decembro 1240 inter multe da aliaj pruvis ankaŭ blučinský plebano de Blučina Jan (Johannes plebanus de Luschin).[1]
Ekde la jaro 1494 Blučina estis kampurbo.
Loĝantaro
1869 | 1880 | 1890 | 1900 | 1910 | 1921 | 1930 | 1950 | 1961 | 1970 | 1980 | 1991 | 2001 | 2011 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 298 | 1 451 | 1 530 | 1 591 | 1 632 | 1 759 | 1 843 | 1 802 | 1 989 | 1 939 | 1 881 | 1 918 | 2 006 | 2 215 |
Transporto
Tra la teritorio de la municipo kondukas aŭtostrado D2 kun eliro 11. Krucumiĝas sur ĝi kun ŝoseo II/416 en sektoro Újezd u Brna - Židlochovice. Tra la municipo plu kondukas ŝoseoj de la 3-a klaso:
- III/41611 Jalovisko - Blučina
- III/41614 Opatovice - Blučina
Memorindaĵoj
- Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
- Renesanca konstruaĵo de urbodomo el komeco de la 17-a jarcento
- Mariana baroka kolono el la unua duono de la 18-a jarcento kun statuoj de sankta Barbora, sankta Floriano kaj sankta Johano Nepomuka; en groto estas lokigita statuo de sankta Rozalia, sur la pinto de la piliero poste statuo de Virgulino Maria Nemakulita.
Pluaj fotoj
- renesanca urbodomo
- mariana kolono
- kovrita naĝejo
- strato Na Lázních
- Blučina de Výhon