Blindulo estas blinda persono, al kiu mankas la vidado, aŭ kiu havas tre malbonan. Ilia blindeco povas esti parta vid-difektaĵo. La leĝaj blinduloj same vidos for 6 metroj de objekto kiel norme vidanto for 60 metroj. La blindeco povas havi multajn kaŭzojn, ĝi povas esti akirita aŭ denaska. La surdblinduloj estas tiaj vidmalkapabluloj, kiuj ankaŭ havas aŭdmalkapablon, ke ili ne povas kompensi la unu senson per la alia. En tiaj landoj, kie la kuracado havas limitigitajn kapablojn, helpas internaciaj aŭ komunutilaj helpaj organizoj. La kuracadon determinas de la malsano, kiu blindigis, sed ofte oni ne povas kuraci la blindecon, tial la rehabilitado kaj edukado estas grava.
Proverbo
|
Iuj aparte konataj blinduloj
Naskitaj blinde
- Odilia - germana sanktulino
- Homero, helena verkisto
- George Shearing - brita/usona ĵazpianisto kaj -komponisto
Personoj blindiĝintaj pli poste en la vivo
- Johann Sebastian Bach (1685-1750), germana komponisto
- Johano de Luksemburgio (1296-1346), grafo de Luksemburgo, kiu en 1310 fariĝis reĝo de Bohemio
- Andrea Bocelli, itala kantisto - jam denaske malfortvidanta, sed ĝis la 12-a vivjaro praktike blinda
- Jorge Luis Borges, verkisto, blindiĝis en alta aĝo pro hereda malsano
- Louis Braille (1809-1852), inventinto de la planskribo Brajlo
- Ray Charles (1930-2004), usona kantisto, blinda ekde la 7-a vivjaro pro glaŭkomo
- Eratosteno (276 a.K.-194 a.K.), greka astronomo, geografo, filozofo kaj matematikisto
- Leonhard Euler (1707-1783), svisa matematikisto kaj fizikisto
- Galileo Galilei (1564–1642) - itala astronomo, filozofo kaj artisto, blinda ekde al 72-a vivjaro
- W.C. Handy (1873-1958) - usona bluskomponisto
- Isaak - la dua patriarĥo de Izraelo, sola filo de Abraham kaj Sara, patro de Esav kaj Jakob
- James Joyce (1882 - 1941) - irlanda verkisto
- Helen Keller (1880-1968) - usonanino, blinda ekde la 19-a vivmonato sekve de febro
- Fritz Lang (1890-1976) - germana filmreĝisoro
- John Milton (1608-1674) - verkisto, blinda ekde la 42-a vivjaro
- Joaquín Rodrigo (1901-1999) - hispana komponisto, blinda ekde la 3-a vivjaro sekve de difterio
- Lennie Tristano - usona ĵazpianisto, blindiĝis en beba aĝo
- Eamon de Valera (1882-1975) - ŝtata prezidanto de Irlando
- Stevie Wonder - usona kantisto, blinda pro tro alta koncentraĵo de oksigeno en la kovilo post antaŭmatura naskiĝo
Blindaj pentristoj
- Honoré Daumier (1808-79) - franca karikaturisto, pentristo kaj skulptisto, blindiĝis en pli alta aĝo
- Francisco Goya (1746-1828) - hispana pentristo, blindiĝis kaj surdiĝis en pli alta aĝo
- Claude Monet (1840-1926) - franca pentristo, blindiĝis pro katarakto en pli alta aĝo, kvankam iom helpis operacioj
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.