Blinda aŭ neaga povumo[1] estas termino de elektrotekniko. En la reto de transmisio de elektra energio per alterna tensio aŭ trifaza elektro ĝi indikas la energion en unueco de tempo, kiu baskulas de la energifonto al la energiuzanto sen estis efekive utiligata. Ĝi estas nedeziderata, ĉar la blinda kurento produktas perdojn en la linio, kiuj ne estas mezureblaj ĉe la uzanto, al kiu estas fakturata nur la aktiva povumo.
La mezurunuo de la blinda povumo estas la varo, kiu ebligas distingi ĝin de la aktiva povumo mezurata en vatoj, kaj de la ŝajna povumo mezurata en voltampero.
Referencoj
- ↑ Vd en la artikolo "varo"en vortaro.net
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.