Blazono de la Maldivoj | |
---|---|
La blazono de la Maldivoj | |
Uzata ekde: | la 1940-aj jaroj, kun lunarko kaj stelo blankaj kun blua silueto, kaj ekde la 1990-aj jaroj en la nuna formo de "orkoloraj" lunarko kaj stelo |
La blazono aŭ pli formale ŝtata emblemo de la Maldivoj konsistas el kokosa palmo, lunarko, ora stelo kaj du krucigitaj naciaj flagoj kun la tradicia titolo de la ŝtato, skribata en araba kaligrafio - الدولة المحلديبية, kio tradukeblas al "ŝtato de la Maldivoj" aŭ "ŝtato de la mil insuloj" (la ŝtato fakte konsistas el proksimume 2000 insuloj).
Formale la ŝtata simbolo konsideratas emblemo, ĉar ĝi ne havas blazonŝildon.
Interpreto
La prezentita kokosa palmo reprezentu la vivtenon de la ŝtatanoj laŭ maldivaj kutimoj kaj tradicio. La loĝantoj kredas la kokosan palmon esti la plej utila arbo al ili kaj ili utiligas ĉiun parton de la arbo per diversaj aplikoj de medicino ĝis barko-konstruaĵo. La lunarko, universala islama simbolo, kaj ĝia akompana stelo simboligu la islaman kredon de la ŝtato kaj ĝia aŭtoritato.
|