Blazono de Latvio | |
---|---|
La ŝtata blazono | |
Uzata ekde: | en 1918 |
La blazono de Latvio post la proklamo de la sendepenta respubiko Latvio la 18-an de novembro 1918 estis kreita de la nacia artisto Rihards Zariņš. La blazono kombinas simbolojn de la nacia ŝtato Latvio kun simboloj de la historiaj regionoj de la lando.
Blazonopriskribo
Latvio havas dividitan, malsupre fenditan blazonon. La supra parto montras bluan fonon kaj sur ĝi levigantan oran sunon kun 21 diversgrandaj sunradioj. Antaŭe bildiĝas ruĝa leono kun ora lando, malantaŭe sur ruĝa fono arĝenta grifo kun ora lango. Sur la ŝildo ripozas arko el tri kvinpintaj oraj steloj. Jen la tiel nomata "malgranda blazono".
Signifo
La nacia sendependeco de Latvio bildiĝas per la leviĝanta ora suno sur blua ĉiela fono: suna simbolo interalie estis simbolo de la latviaj soldatoj ene de la armeo de la Rusia Regno dum la Unua Mondmilito. Dum 1918 la suno ankoraŭ havis 17 radiojn, koresponde al la tiam 17 distriktoj de Latvio. Ĝis 1935 la nombro de la distriktoj kreskis ĝis 18, poste plue kreskis. Hodiaŭ tamen ekzistas 26 distriktoj en Latvio kaj la 21 sunradioj ne plu rekte rilatas al tiu nombro.
La tri oraj steloj super la blazona ŝildo simboligas la tri historiajn regionojn de la lando - Kuronio (inkluzive de Zemgalio), Livonio kaj Latgalio - en unuiĝinta ŝtato Latvio.
La historiaj regionoj ene de la blazona ŝildo reprezentziĝas pere de la du heraldikaj bestoj, kiuj fontas el la 16-a jarcento:
- Duklando Kuronio kaj Zemgalio repezentiĝas de la ruĝa leono sur arĝenta fono - tiu leono jam dum la jaro 1569 aperas en la blazono de la tiama dukejo Kuronio.
- Livonio kaj Latgalio reprezentiĝas de la arĝenta grifo sur ruĝa fono - tiu simbolo venas el la jaro 1566, kiam la hodiaŭa teritorio de Livonio kaj Latgalio estis sub litova regado.
Uzo de la blazono
La uzo de la ŝtata blazono de Latvio estas priskribita fare de la nacia parlamento Saeima.
Granda ŝtata blazono
La granda ŝtata blazono diferenciĝas de la malgranga pro la du blazonoportantoj, unuflanke ruĝa leono kun ora lango kaj aliflanke ora grifo kun ora lango. Ambaŭ staras sur du verdaj kverkobranĉoj, kiuj ligiĝas pere de rubando en la koloroj de la flago de Latvio.
La grandan ŝtata blazonon de Latvio uzas:
- la ŝtata prezidento
- la ŝtata parlamento Saeima, ĝiaj komisionoj kaj membroj
- la ŝtataj ministroj
- la ŝtata kontrolinstanco
- la konstitucia kortumo
- la plej supera civila kortumo
- la ŝtata advokataro
- la oficejo de la konstitucia protekto
- la banko de Latvio
- la ambasadejoj kaj konsulejoj de Latvio
- la latvaj eŭro-moneroj de 10 ĝis 50 cendoj
Pliampleksigita malgranda ŝtata blazono
La Pliampleksigita malgranda ŝtata blazono diferenciĝas de la simpla malgranda blazono pro la du aldonaj kverkobranĉoj, kiuj sub la blazonoŝildo kruciĝas kaj ambaŭflanke altiĝas ĝis la nivelo de la leviĝanta suno.
La pliampleksigitan malgrandan ŝtata blazonon uzas:
- la kacelierejoj de la ŝtata parlamento, de la ŝtata prezidento kaj la ŝtata registaro
- la unuopaj parlamentanoj, certaj ŝtataj institucioj kaj postenuloj
- la ministroj, ministerioj kaj dependaj oficejoj
- dependaj oficejoj de la ŝtata kontrolo, la plej supera civila kortumo, la ŝtata advokataro kaj de la banko de Latvio
- la regionaj, distrikaj kaj urbaj kortumoj
- la registraj oficejoj
- la ŝtata aprobitaj notaroj
- kaj la elektokomisionoj.
Malgranda ŝtata blazono
La malgrandan ŝtatan blazonon (vidu supre) uzas:
- la kromaj ŝtataj instancoj
- la komunumaj instantoj
- la instancoj de edukado (lernejoj, universitatoj) en Latvio sur oficialaj dokumentoj
- la estontaj latvaj eŭro-moneroj de 1 ĝis 5 cendoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- la "Latvia Instituto pri Naciaj Blazonoj" Arkivigite je 2007-07-08 per la retarkivo Wayback Machine angle
- difino de la nacia parlamento pri la uzo de la blazonoj (paĝoj latvaj) Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
|