Blazono de Laoso
La blazono de Laoso
La blazono de Laoso
Uzata ekde:1990

La Blazono de Laoso estis modifita komence de la 1990-aj jaroj. La komunismaj simboloj kiel la ruĝa stelo kaj la rikoltilo kaj martelo estis anstataŭataj de la nacia simbolo "Pha That Luang" (Granda Stupao). Sur ĝi aperas akvorezervujo kiel simbolo de la elektrogenerado en la artefarita lago Nam Ngun. Sur ĝi ankaŭ aperas pavimita vojo kaj irigaciitaj kampoj. En la malsupra parto estas denta rado ĉirkaŭante la kolorojn de la ĉielarko. Du flankaj skribaĵoj diras, dekstre: Paco, Sendependeco, Demokratio (en laosa lingvo: ສັນຕິພາບ ເອກະລາດ ປະຊາທິປະໄຕ); kaj maldekstre, Unueco kaj Prospero (laose: ເອກະພາບ ວັດຖະນາຖາວອນ).

Historiaj blazonoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.