Blazono de Andaluzio
Ĉefa bildo de la blazono de Andaluzio ĉe fontano de Arundo sur placo ĉe kiu estas la konstruaĵo kie kunvenis la Asembleo de Arundo.

La blazono de Andaluzio (Escudo de Andalucía) estas nacia simbolo de hispana Aŭtonoma Komunumo Andaluzio. La blazono enhavas bildon de Heraklo inter du leonoj kaj kolonoj kaj piednote la devizon Andalucía por sí, para España y la Humanidad (Andaluzio per si, por Hispanio kaj Homaro) super la koloroj verda kaj blanka de la flago de Andaluzio.

Historio

La nuna blazono devenas de desegno de Blas Infante[1], aprobita de andaluza nacieca movado ĉe Asembleo de Arundo (Asamblea de Ronda) de 1918.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Junta de Andalucía TTT-ejo de Andaluza Registaro
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.