Blazono estas la tuto de la simbolaj signoj, kiuj distingas homon aŭ juran personon, ekzemple familion, ŝtaton, urbon, korporacion. Ofte uzata en la malpli vasta signifo blazon-ŝildo, tabulo kun la pentritaj signoj.
En multaj landoj multaj disdividaĵoj - regionoj, provincoj, urboj, distriktoj, komunumoj - havas siajn blazonojn. Ĉi tio entute estas grandega aro da signoj, tamen la loĝantoj ofte ne scias la signojn aŭ eĉ ne konjektas pri ilia ekzisto.
Laŭ Francisko Azorín blazono estas Insigno de ŝtato, regno, urbo, gildo aŭ nobela familio.[1] Kaj li indikas etimologion el greka blasen (trumpeti, famigi). Krome li indikas rilatajn terminojn kiaj blazonarto, blazonŝildo, blazonornamo, blazonlibro kaj blazonscienco.[2]
Ekzemploj de blazonoj:
- Blazono Piĉilemo
Blazonoj troveblas en arkivoj, dokumentoj ktp. Pri germanaj blazonoj ekzemple vidu artikolon pri Blazonaro de Scheibler.
Vidu ankaŭ
- Heraldiko
- Heraldikaj koloroj
- Listo de ĉiuj naciaj blazonoj, kiu galerie bildigas la ŝtatajn blazonojn.
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 35.
- ↑ Azorín, samloke.
Eksteraj ligiloj
- konciza heraldika manlibro "priskribo de blazonoj" Arkivigite je 2021-09-03 per la retarkivo Wayback Machine (esperante)