Blankpuga kalidro
(Calidris fuscicollis) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Calidris fuscicollis Vieillot, 1819 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
Erolia fuscicollis | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blankpuga kalidro, Calidris aŭ Erolia fuscicollis estas eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.
Disvastiĝo
Ties reprodukta medio estas norda tundro en arktaj insuloj de Kanado kaj Alasko. Ili estas longdistance migrantaj birdoj tra lagaj regionoj kaj vintras en diversaj humidejoj kiel strandoj, dunoj, ktp., de suda Suda Ameriko, tio estas el suda Brazilo ĝis Fuegio kaj Ĉilio. Ili estas raraj sed regulaj vaguloj en okcidenta Eŭropo.
Aspekto
Temas pri eta kalidro de 19 ĝis 20 cm longa, pezo de ĉirkaŭ 45 g kaj enverguro de 35,5 ĝis 41 cm. Plenkreskuloj havas nigrajn krurojn kaj etan maldikan malhelan bekon. La korpo estas malhelbruna supre kaj ĉefe blanka en subaj partoj, kun brunaj strioj bruste kaj blanka pugo antaŭ malhela vostopinto. Ili havas blankan supraokulan strion. Tiu birdo montras longajn flugilojn kun malantaŭa malhela parto supre dumfluge. En vintra plumaro, tiu specio estas helgriza supre. Tiu birdo malfacile diferenciĝas el aliaj similaj etaj vadbirdoj; ĉiuj estas konataj kiel kalidroj.
Unu el la plej certigaj ecoj estas la longaj flugiloj, kiuj estas pli longaj ol la vosto kiam la birdo staras surplanke kiam aspektas specifa kalidro kun pli longeca starmaniero. Nur ankaŭ Flavbrusta kalidro montras tion, sed tiu diferenciĝas klare pro manko de blanka pugo, dum la Blankpuga kalidro havas pli ruĝecan kaj skamecan dorson.
Kutimoj
Tiuj birdoj manĝas per bekoplukado, laŭ beka esploro en kotejoj kaj tundro, aŭ laŭ rigarda serĉado en neprofunda akvo. Ili manĝas ĉefe insektojn, moluskojn kaj marvermojn kaj ankaŭ iome da planta materialo, ĉefe dum la reprodukta/id-varta periodo.
Ili estas sociaj kaj manĝas are kaj foje kun aliaj kalidroj.
Ili konstruas neston surgrunde kutime bone kaŝita inter plantaro. La ino kovras la truon per sekaj herberoj kaj demetas 3 aŭ 4 brunverdecajn ovojn, kiujn ŝi mem kovas dum 3 semajnoj.
Eblas trovi 'hibridojn inter tiu specio kaj la Bunta kalidro eventuale en nordorienta Norda Ameriko (McLaughlin & Wormington, 2000, kaj ekstera ligo sube); oni supozas, ke la Blankpuga kalidro povas hibridiĝi ankaŭ kun la Stepkalidro.
Referencoj
- BirdLife International (2004). Calidris fuscicollis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09 May 2006.
- McLaughlin K. A. & Wormington, A. (2000): An apparent Dunlin × White-rumped Sandpiper hybrid. Ontario Birds 18(1): 8-12.
Eksteraj ligiloj
- Ocean Wanderers Arkivigite je 2007-04-18 per la retarkivo Wayback Machine: A putative hybrid White-rumped Sandpiper × Dunlin from the east coast of the USA. 2006-OKT-11
- Reteja identigeja artikolo pri tiu specio kaj aliaj etaj kalidroj
- Informaro pri specio Blankpuga kalidro - Laboratorio Cornell pri Ornitologio
- Blankpuga kalidro - Calidris fuscicollis - Birdidentigejo USGS Patŭent
- Informaro pri Blankpuga kalidro - Birdoj kaj Birdumo ĉe Suda Dakoto